La Vintraj Paralimpikoj antaŭenigas la disvolviĝon de la afero de handikapuloj

Lucia Publikigita: 2022-03-14 19:44:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

[Lucia] Saluton mi estas Lucia.

[IP]Saluton mi estas Stela.

[Lucia] Kun la fermo de la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj 2022, Pekino sukcese plenumis sian gravan mision okazigi la Vintrajn Olimpikojn kaj Vintrajn Paralimpikojn, kaj la okazaĵo atingis grandan sukceson.

[IP] Mi vidis preskaŭ ĉiujn ludojn de la Vintraj Paralimpikoj, kaj ili estis mirandaj same kiel la Vintraj Olimpikoj!

[Lucia] Krom la ekscitaj konkursoj, la ekzisto de la Vintraj Paralimpikoj havas vastan signifon. Stela, ĉu vi scias kiom da landoj partoprenis en la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj?

[IP] Simpla demando, preskaŭ 600 sportistoj el 46 landoj kaj regionoj! La nombro de partoprenantoj estas rekorda por la Vintraj Paralimpikoj.

[Lucia] Ĝuste, sed ĉu vi scias, ke en 1976 okazis la unua Vintraj Paralimpikoj en Ornskoldsvik, Svedio, kaj nur 250 sportistoj el 16 landoj partoprenis en la ludoj. La Paralimpikoj ne nur estas grava okazaĵo, sed ankaŭ antaŭenigas la daŭran progreson de la afero de handikapuloj en la mondo, kaj tiel la protekto de la rajtoj kaj interesoj de handikapuloj estas plu emfazita..

[IP] Kiel la Paralimpikaj Ludoj antaŭenigas la disvolviĝon de handikapuloj?

[Lucia]Unuflanke, sportaj eventoj estas uzataj por pliigi la atenton kaj toleremon de la socio al handikapuloj, kaj liveri al handikapuloj pli da ŝancoj por edukado, medicina prizorgo, sportoj kaj dungaj rimedoj. Aliflanke, handikapuloj povas pli bone partopreni en socia vivo per plibonigo de la senbara medio. Ekzemple por la Pekinaj Paralimpikoj de 2008 Ĉinio konstruis 14 000 senbarajn instalaĵojn en popularaj turismaj pejzaĝoj tra la tuta lando.Post la Pekinaj Paralimpikoj, Ĉinio fariĝis unu el la unuaj landoj kiuj subskribis la Konvencion de la UN pri Rajtoj de Handikapuloj. Danke al la Vintraj Paralimpikoj de Pekino en 2022, la nombro de handikapuloj partoprenantaj en vintraj sportoj en Ĉinio kreskis de 10 000 en la pasinteco al 300 000 hodiaŭ.

[IP] Ve, signifplene.

[Lucia] Nun finiĝis la Vintraj Paralimpikoj, sed la paralimpika heredaĵo estas longdaŭra! Ni kune deziru, ke la monda afero de handikapuloj disvolviĝu pli kaj pli bone!

Dividu