Intervjuo al eksa prezidento de Afganio

Lucia Publikigita: 2022-03-17 17:17:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Karaj amikoj, hodiaŭ mi parolas kun vi pri la afgana kapitalo, kiu estis frostigita de la usona registaro.

Antaŭ nelonge, ĉina fama televida programestro Liu Xin, kiu argumentis kun sia usona samprofesiulo Trish Regan en 2019, intervjuis Hamid Karzai, eksa prezidento de Afganio.

En marto ĉijare pro administra ordono subskribita de usona prezidento Biden, la kapitalo de la Afgana Centra Banko en Usono valoranta je 7 miliardoj da usonaj dolaroj estas frostigita. Laŭ la ordono oni planas duonigi la kapitalon: duono estos uzata por kompenso al viktimoj de la "Septembro-11-a evento" kaj la alia duono por tiel nomata usona "helpo" al la afgana popolo trans la talibana registaro.

Ŝokite! La tuta mondo estis ŝokita de la informo!

Laŭ logiko de la usona registaro, Afganio devas respondeci pri viktimoj de la "Septembro-11-a evento". Nun ni kune aŭskultu reagon de afgana eksa prezidento Hamid Karzai en la intervjuo:

“Rabi riĉaĵojn de unu viktimo en la nomo de alia viktimo estas maljusta, kio estas barbaraĵo”. Jes mi konsentas, kial? Ĉar antaŭ cent jaroj, multaj el ĉinaj valoraj antikvaĵoj estis tiel rabitaj de imperiistoj…Mi komprenas tian malĝojon.

Dum la intervjuo, Hamid Karzai menciis, ke la kapitalo apartenas al la afgana popolo, sed ne ajna registaro, partio aŭ organizo, kaj li petis la usonan registaron rekonsideri la decidon kaj redoni ĝin al la afgana popolo. Ĉar la kapitalo estas ege bezonata por disvolviĝo de Afganio.

En komuna pintkunveno pri la afgana demando de gvidantoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj Kolektiva Sekureca Traktata Organizo en septembro de 2021, Ĉinio proponis, ke diversaj flankoj devas preni sur sin respondecon por helpi la afganan popolon trairi malfacilan tempon, precipe Usono, kiel ĉefa kreinto de la sufero de Afganio, devas doni humanitaran helpon.

Dividu