Artefarita inteligenteco malfermas novan mondon de arto?

Lucia Publikigita: 2022-03-23 22:25:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Poezia verkado, pentrado;

Muzika aranĝo kaj arta kreado

Ve, ilin faris ne mi, sed artefarita inteligenteco.

Artefarita inteligenteco malfermas novan mondon de arto?

Ĉiuj ĉiam diras, ke sciencaj kaj inĝenieraj knaboj ne komprenas romantikon, sed rigardu, ili uzas komputilan programadon por refuti ĉi tiun aserton

Jen estas retejo, kiun programisto konstruis por sia fianĉino por registri amhistorion. Kun la disvolviĝo de artefarita inteligenteco, la romantika maniero, kiu iam havis altan sojlon, nun povas esti facile regata de ordinaraj homoj - enigu ŝlosilvortojn, kaj ampoemo estos aŭtomate komponita.

Ne nur tio, la aplikaj scenejoj de artefarita inteligenteco estas pli kaj pli ampleksa.

Rigardu la bildon, laŭ vi, kiom da tempo vi bezonas por plenumi ĝin? Monatojn aŭ semajnojn? La respondo estas - malpli ol 5 sekundojn

En 2019, Internacia Dezajna Instituto de Zhejiang-a Universitato kaj Alibaba DAMO Instituto kune ekspluatis la pentrarsistemon “AI painting”, kiu povas kompletigi la transformiĝon de grafitio al pentrado per unu kliko, kaj povas libere ŝanĝi artajn stilojn.

Sigeltranĉado, ĉina pentrado, kaligrafio... la teknologio de artefarita inteligenteco donas novajn eblecojn al tradicia kulturo kaj arto.

Ripozu! Ni kune trankvile aŭskultu ĉinan kanton.

La kanto estas kreita kaj prezentita tute per la teknologio de artefarita inteligenteco dum unu horo. Nun, multaj interretaj kreiloj povas rapide komponi melodiojn, ekzemple AIVA、Amper Score、Google Magenta, ktp.

Ĉu vi scias ke artefarita inteligenteco ankaŭ povas fari lernadon kaj trejnadon?

Maŝinoj uzas profundajn lernajn modelojn por analizi grandajn kvantojn da ekzistantaj bildoj, sonoj, tekstoj kaj aliaj datumoj por prepari verkojn. Sed, nuntempe, ĉi tiuj funkcioj povas esti realigitaj sub la helpo de homoj. Do estu trankvile, ke homoj ĉiam estas nemankigeblaj.

Multaj homoj timas, ke artefarita inteligenteco influos dungadon.Fakte, ĝi ankaŭ kreas novajn postenojn kaj estigas novajn industriojn inkluzive de novmediataj artistoj kaj interaga arta spertado.

Arto, kiel civiliza produkto de homaro, nepre havas rilatojn kun la trajtoj de la kuranta epoko. Pli kaj pli multaj artistoj integras teknologiajn elementojn en sian kreadon, ĉar ili opinias, ke artefarita inteligenteco povas inspiri ilin.

Samtempe iuj homoj havas demandojn:Ĉu la pentraĵo per artefarita inteligenteco estas arto? Aliaj diras: Arto kreita per artefarita inteligenteco ne havas emociojn. Kio estas via opinio? Diru al mi!

Dividu