Kial robotoj devas aspekti kiel homoj?

Lucia Publikigita: 2022-03-25 21:19:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lucia: Roboto, de kie vi venas?

Roboto:Mi venas el la sciencfikcia romano “Rossum's Universal Robots”. ĉeĥa verkisto Karel Čapek kreis min en 1920. Mi aĝas pli ol 100 jarojn.

Lucia: Ve, Roboto, sed via vizaĝo tute ne similas al maljunulo. Mi interesiĝas pri via ĉiutaga vivo.

Roboto: Ĉu vi demandas roboton pri ĝia kompreno de homa vivo? Ĝenerale, la vivo de roboto renkontis kelkfojan brilajn momentojn.Ĉu vi legis la libron “I, Robot”, kiu estis verkita de Isaac Asimov en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento. Por tio mi populaliĝis. Poste en la libro “For a Breath I Tarry”, robotoj eĉ rekonstruis la terglobon. Sed mi ĉiam pripensas, kial homoj ĉiam esperas, ke mi havu homan aspekton, ĉu vi povas respondi min?

Eble ĝi estas tipa historia afero? En historioj de Grekio, Eŭropo kaj Ĉinio, ni facile trovas registrojn pri homfigurajn maŝinojn.

Evidente, ke la komenca atendo de homoj pri robotoj estis anstataŭigi parton de homaj laboroj aŭ kapablo, kaj oni povas diri ankaŭ, ke ĝi fariĝos anstataŭaĵo de homoj en iuj kampoj.

Samtempe la homfiguraj robotoj havos pli vastan scenejojn de uzado. Sed kun la progreso kaj disvolviĝo de scienco kaj teknologio, homoj ne plu kontentiĝas pri la ununura funkcio de "robotoj". Ekzemple, ni esperas ekipi robotojn per aŭtonomaj lernkapabloj de artefarita inteligenteco, por ke robotoj povu kompreni kaj plenumi ĉiujn homajn instrukciojn.

Sed laŭ mia opinio, ke estas kontraŭdiro en la homa sinteno al robotoj. En 1940, sciencfikcia verkisto Asimov verkis la faman "Tri Leĝojn de Robotoj", kiu esprimas la deziron, ke robotoj ĉiam estu sub la disponado de homoj. Ni esperas, ke robotoj havos sendependan konscion, kaj eĉ homan inteligentecon kaj emocion, sed ne devas esti permesitaj eskapi el homa regado. Se iutage, robotoj havus la saman konscion kiel homoj, kiel ni traktos la rilatojn kun ili?

Dividu