​Murdista Roboto – Skatolo de Pandora ne devas esti malfermita

Lucia Publikigita: 2022-03-29 14:28:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu la filmeto memorigas vin pri iuj filmoj kaj televidserioj? Ĉi tiu malgranda robot-abelo povas facile eviti kapton de homoj. Ĝi uzas diversajn progresintajn ekipaĵojn por lokalizi la celon en momento. Kvankam la intrigo de la filmo estas fikcia, sed la teknologio de "murdistaj robotoj" jam ekzistas.

Ĉiu maŝino kiu povas senti la medion, fari decidojn pri taktikoj kaj celoj, kaj efektivigi mortigon estas fakte "murdista roboto". Multaj el ili ne estas multekostaj.

Nuntempe, Usono, Rusio kaj Britio, tute faras ĉirilatan esploradon kaj disvolvadon.

Laŭ mia opinio, se teroristoj havas "murdistajn robotojn", la rezultoj estas neimageblaj. Komputilisto Stuart Russell severe avertis, ke uzi artefaritan inteligentecon kiel armilon povus detrui la homaron. La Unuiĝintaj Nacioj aranĝas diplomatiajn interparolojn en Ĝenevo ekde 2017, celante atingi interkonsenton pri la uzado de murdistaj robotoj. Tamen tia konsento ankoraŭ ne estas atingita.

Por aplikado de artefarita inteligenteco, scienco kaj teknologio devas estis disvolvitaj konforme al bono por la homaro. Kaj la skatolo de Pandora de "murdista roboto" kun mortigo kiel cello ne devas esti malfermita.

NE milito, Haltiugu murdistan roboton.

Dividu