Interpreto de Opinioj de Xi Jinping pri Civilizacioj

Lucia Publikigita: 2022-04-30 20:45:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Legante "La Ĝeneralan Historion de Ĉinio", verkitan de Jean Baptiste Du Halde, Montesquieu trovis financan mesaĝon el la provinco Jiangnan. Ĝi, unu el la plej riĉaj provincoj en la imperio, produktis salon marborde kaj transdonis 32 milionojn da taeloj da arĝento al la fisko de la imperiestro ĉiujare", Li diris nekredeme: "Ĉu vere tiom granda sumo? Ĝi estas pli granda ol la totala produktvaloro de nia franca regno en la tuta jaro?"

La regiono situanta en la Delto de Jangzio estas riĉa ekde antikvaj tempoj en Ĉinio. Montesquieu alte taksis la Delton de Jangzio. Li diris, ke estas tri lokoj en la homa historio, kiuj estas tre riĉaj, evoluintaj kaj civilizitaj regionoj. La Delto de Nilo estis prospera en antikvaj tempoj, kaj la Rejna Delto estis prospera en modernaj tempoj. Estas nur unu loko, kiu prosperas de antikvaj tempoj ĝis hodiaŭ. Jen la civilizacio Wuyue en la Delto de Jangzio.

Jiangnan, aŭ la sudo de Jangzio, ĝenerale aludas la basenon de la lago Taihu, tio estas la Delto de Jangzio. Dum la dinastioj Ming kaj Qing, ĝi kovris ses sudajn prefektujojn, nome Su, Song, Chang, Hang, Jia kaj Hu, kaj plie Taicang, iam konata ankaŭ kiel "ok prefektujoj kaj unu gubernio", kiuj estas Zhenjiang kaj Jiangning kaj ankaŭ la ses sudaj prefektujoj. Hodiaŭ tie estas Ŝanhajo, Nankino kaj Hangzhou.

En la 17a jarcento, la loĝantaro de Jiangnan atingis pli ol 20 milionojn. Tiam, granda progreso estis farita en agrikultura teknologio, precipe en la uzo de sterko, kaj la produktkvanto de kotono, rizo kaj aliaj agrikulturaj kultivaĵoj multe pliiĝis, kio ametis la bazon por la leviĝo de tekstila industrio en Jiangnan. Kotonaj teksaĵoj produktitaj en la regiono estis ne nur popularaj tra la lando, sed ankaŭ eksportitaj al Japanio kaj Sudorienta Azio. Songjiang, nun Ŝanhajo, fariĝis la centro de tekstila industrio. Radŝpiniloj en Jiangnan prosperigis komercaĵan ekonomion. En tiu tempo, la merkatado de agrikulturaj produktoj atingis tre altan nivelon. La merkata populareco de kotono atingis eĉ 100%.

Montesquieu opiniis, ke la medio por la agrikultura disvolviĝo en la delto estis relative severa, sed ĝuste la malfacila medio nutris la laboreman spiriton de homoj loĝantaj en la delto. Ekzemple, la kultivebla tero en la Delto de Jangzio estis plugebligita el la ŝlimecaj strandoj laŭ la rivero kaj la maro. Ĉi tio tre similas al la Rejna Delto en Nederlando. La nederlandanoj uzis ventomuelilojn por sekigi regionojn sub la marnivelo kaj ekspluati kampojn kaj paŝtejojn. La vasta uzo de ventomueliloj antaŭenigis la grandan disvolviĝon de la loka agrikulturo. Ekde la 17a jarcento, hortikulturaj kultivaĵoj kiel ekzemple kukumo, frago, tulipo kaj hiacinto en Amsterdamo kaj Harlemo ekĝuis grandan reputacion. En la 16a kaj 17a jarcentoj, la nederlandaj ventomueliloj ne nur povis elflui akvon, sed ankaŭ estis uzataj por disbati grajnojn kaj tabakon, elpremi oleon kaj eĉ fari paperon. Tiam, la nederlandaj ventomueliloj estis gravaj instalaĵoj. La kosto por konstruado de ventomuelejoj ne estis malgranda, kaj ekzistis konsiderindaj teknikaj malfaciloj. Tial, la nederlandaj ventomuelejoj adoptis administradon en partnereco. Ili uzis la riĉaĵojn akiritajn el mara komerco por konstrui ventomuelejojn, plugebligi teron kaj vigligi la komercajn agadojn en la rivera baseno.

En la 16a kaj 17a jarcentoj Nederlando ludis gravan rolon en la kampo de monad komerco. Ligno el nordiaj landoj, linosemo el Germanio, cinamo kaj pipro el Hindio kaj Sudorienta Azio estis transportitaj tra diversaj akvovojoj kaj marvojoj al malsamaj marhavenoj kaj riverhavenoj laŭ la Rejna Rivero, kaj eniris grandajn ventomuelejojn en Nederlando por prilaborado..

Al la Rejna Baseno, influita kaj transformita de la grandaj ventomueliloj, blovis la "ĉina vento", kiu havis profundan influon sur la disvolviĝon de la ekonomio, socio, kulturo, artoj kaj aliaj kampoj de Eŭropo. En la venonta epizodo, mi rekondukos vin al la 17a jarcento por sperti la tendencon kaj modon de la antikvuloj.

Dividu