Kiuj estas viaj plej ŝatataj trinkaĵoj nun?

Lucia Publikigita: 2022-05-22 13:27:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj mi estas Lucia, mi estas supera fano de kafo. Ĉiutage mi trinkas kafon. Rigardu, mi havas multajn kaf-maŝinojn por prepari malsamajn kafojn. Sed menciinde estas, ke mi ĉiam trinkas sensukeran kaj senlaktan kafon. Laŭ esplora raporto de la Ĉina Akademio de Sciencoj, la merkata grandeco de sensukeraj trinkaĵoj en Ĉinio eble kreskos ĝis 22,74 miliardoj da juanoj en 2025. Tio montras ŝanĝiĝon de konsumaj kutimoj de la pli juna generacio en Ĉinio, kie nun sano kaj mediprotekto fariĝas la plej gravaj faktoroj de konsumaj elektoj.

Lastatempe la "vegetala lakto" fariĝis populara. Mi ankoraŭ memoras ke kiam mi estis volontulo en la centra oficejo de UEA en Roterdamo, mi ofte trinkis la vegetalan laton OATLY Nun ĝi estas populara ankaŭ en Ĉinio. La " vegetala lakto" ne estas "lakto", sed vegetaĵaj proteinaj trinkaĵoj kiel sojlakto, migdala lakto, kokosa lakto, ktp. Ĉar la ĉina dieto estas ĉefe cerealoj, kaj ĉinoj kutimas trinki sojlakton, arakidan sukon, migdalan sukon kaj aliajn vegetalajn trinkaĵojn, do estas facile akcepti plantan lakton.

Krom la plaĉo de laktozo-netoleremaj homoj kaj vegetaranoj, ankaŭ la malaltkarbona kaj mediamika koncepto de vegetala lakto estas tre respektata de junaj konsumantoj. Por la celo de "karbona neŭtreco", mi aktive subtenas vegetalan lakton.

Samtempe, trinkaĵoj ne nur kontentigas bazajn manĝbezonojn de homoj, sed ankaŭ havas sociajn kaj kulturajn atributojn. Malantaŭ la ĝisdatigo de trinkaĵa konsumo estas pli larĝa bildo - la kontinua ĝisdatigo kaj integriĝo de tradicia agrikulturo, fabrikado kaj modernaj servoj.

La novigado de produktoj kaj altkvalita postulado de la novaj te-markoj influis la plantan manieron de agrikulturaj produktoj; unuflanke ili devas certigi verdan mediprotekton kaj stimuli la aĉeton de konsumantoj, kio alportas defiojn al fabrikantoj de pakmaterialoj; samtempe, kiel moderna servo kaj tipa reprezentanto de la cifereca ekonomio, la nova speco de teo liveras grandan nombron da laborŝancoj al kafistoj, drinkejistoj kaj kurieroj.

Kiam ni feliĉe ĝuas trinkaĵon aŭ glaciaĵon, la tuta industria ĉeno funkcias pro ĉi tiu malgranda postulado.

Amikoj, kiuj estas viaj plej ŝatataj trinkaĵoj nun? Komentu al mi!

Dividu