Kiu estas via plej ŝatata muzeo tra la mondo?

Lucia Publikigita: 2022-05-24 21:17:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, la 18an de majo estas la Internacia Muzea Tago, la vorto “Museum” devenas de la greka diino“Mousa”

La epoka evoluo konstante liveris novajn funkciojn kaj signifojn al la muzeo. Nuntempe, muzeoj ne nur estas la konservejoj de diversaj homaj naturaj kaj kulturaj heredaĵoj, sed ankaŭ havas publikajn bonfarajn, edukajn kaj eĉ distrajn funkciojn.

Lastatempe, nokta vizito al muzeo fariĝis populara. La Halo de Antikvaj Brozaĵoj kaj la Halo de Antikvaj Ceremikaĵoj en la Ŝanhaja Muzeo estas malfermitaj por noktaj vizitoj, kaj homoj povas vidi antikvajn bronzaĵojn kaj ceremikaĵoj tie.

Krom radiciaj muzeoj, nun aperas ankaŭ pli kaj pli multaj interesaj muzeoj, ekzemple Muzeo de Fondu-potoj en la urbo Chongqing. Rigardu, 5 000 potoj estas plenigitaj per saŭco. Krom tiu muzeo, la Biera Muzeo en Qingdao, Ŝanhaja Rompitarilata Muzeo kaj Subakva Muzeo en Chongqing, estas interesaj kaj popularaj.

Rigardu, jen estas la kreemaj produktaĵoj kreitaj de la Brita Muzeo, kiujn mi aĉetis per la interreta vendejo en Ĉinio.

Muzeoj ne nur rakontas al ni la altecojn, kiujn la homoj atingis antaŭe, sed ankaŭ senĉese liberigas novan konsuman valoron sub la evoluo de novaj komercaj manieroj. Kiu estas via plej ŝatata muzeo? Komentu al mi.

Dividu