Kio estas la sinteno de ĉi tiuj tri kategorioj de landoj en la klimata krizo?

Lucia Publikigita: 2022-05-26 20:38:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Hodiaŭ ni parolos pri agado de tipaj landoj krom Usono, eŭropaj landoj kaj Ĉinio en la klimata krizo. Ni povas proksimume dividi ĉi tiujn landojn en tri kategoriojn. La unua kategorio aludas eksportantojn de fosiliaj fueloj kun Rusio kiel reprezentanto; la dua signifas insulajn landojn kun Japanio kiel reprezentanto; la tria montras evoluantajn landojn sen plenumo de industriigo kun Hindio kiel reprezentanto.

Unue temas pri la unua kategorio. Por eksportantoj de fosiliaj fueloj kiel Rusio, Aŭstralio kaj Irano, atingi karbonan neŭtrecon signifas malmultan vendon de fosiliaj fueloj kaj pli malaltajn enspezojn. Precipe en Rusio pli ol 65% areo de la rusa teritorio estas ĉiamfrosta tero. Se la tutmonda klimato varmiĝas, glacio kaj neĝo povas fandiĝi , kio estas bona por ĝi en iu senco. Do kvankam Rusio kaj Aŭstralio ankaŭ lanĉis planojn por siaj karbonaj neŭtrecoj respektive en 2026 kaj 2050, iliaj sintenoj estas relative negativaj. Aŭstralia eksa ĉefministro Scott Morrison diris, ke la plano ne inkludis fini la industrion de fosiliaj fueloj de la lando.

Sinteno de insulaj landoj estas tute malsama. Altiĝo de la marnivelo rekte malgrandigis areon de ilia teritorio. Pripensu, se mezuro de la alteco estas tro granda, ĝi eĉ rekte minacos ekziston de insulaj landoj kun malgranda areo. Bedaŭrinde, tiuj insulaj landoj estas malfortaj kaj havas malfortan parolrajton pri la temo en la internacia komunumo. Kvankam ili estas tre aktivaj en reduktado de emisiado, iliaj voĉoj apenaŭ estas aŭdeblaj pri klimataj aferoj. Maldivoj ankaŭ okazigis subakvan kabinetan kunvenon por atentigi tutmondon pri la efiko de klimata ŝanĝiĝo sur la lando.

Kaj landoj, kiuj pene akcelas industriigon, ne havas progresintajn teknologiojn pri transformado de energio. Kvankam en la Kioto-Protokolo estas jena klaŭzo, ke “evoluintaj landoj devas doni teknikan subtenon al evolulandoj”, neniu evoluinta lando sekvis. Akademiano Ding Zhongli de la Ĉina Akademio de Sciencoj opinias, ke emisiaj rajtoj iasence povas esti rigardataj kiel disvolvaj rajtoj, kaj pri ĉi tiu parto mi priparolos en la venonta filmeto pri Ĉinio. Se iu agrikultura lando volas disvolviĝi, ĝi nepre devas konduki industriigon, kiu ne povas esti anstataŭigita per pura energio. Nun postuli landojn, kiuj ne atingis industriigon, reduktas emisiadon, aŭ eĉ atingi celojn pri karbona neŭtreco, tio iasence signifas forpreni la rajton pri disvolvado. Hinda ĉefministro Narendra Modi anoncis en la fina etapo de COP26, ke Hindio atingos karbonan neŭtrecon antaŭ 2070. Ĉi tiu tempo estas pli malfrua ol tiu de iu ajn alia lando, do ĝi ankaŭ estis kritikita de la ekstera mondo.

Ĉinio havas nur 30 jarojn por atingi karbonan neŭtrecon. En ĉi tiuj 30 jaroj, kiajn planojn havas Ĉinio? Morgaŭ en la fina epizodo de la serio Klimata Krizo, mi parolos kun vi pri Ĉinio.

Dividu