Ĉina plano por atingi karbonan neŭtrecon antaŭ 2060

Lucia Publikigita: 2022-05-27 20:43:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Hodiaŭ mi parolos pri Ĉinio. Ĉinio promesis atingi karbonan kulminon antaŭ 2030 kaj realigi karbonan neŭtrecon antaŭ 2060.

Ĉi tiu tempopunkto estas 10 jaroj malfruaj ol tiu de plejpartaj evoluintaj landoj por atingi karbonan neŭtrecon en 2050, do ĝi estis kritikita de la ekstero. Sed estas menciinde, ke plejpartaj evoluintaj landoj jam atingis sian karbonan kulminon en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, kaj ili havas preskaŭ 80 jarojn por atingi neŭtrecon. Sed laŭ la plano de Ĉinio, nur restas 30 jaroj. En la lasta filmeto, mi menciis, ke emisiaj rajtoj estas egalaj al disvolvaj rajtoj. Ĉar la energioj necesaj por industriigo estas neanstataŭeblaj per pura energio kiel ventoenergio kaj sunenergio. Limigi karbondioksidan emisiadon efektive limigas la procezon de industriigo. Alivorte, akuzoj, ke Ĉinio malfruis en siaj planoj por atingi karbonan neŭtrecon, estas alia provo bremsi la disvolviĝon de Ĉinio.

Kiel Ĉinio povas atingi karbonan neŭtrecon en nur 30 jaroj? Ding Zhongli, akademiano de la Ĉina Akademio de Sciencoj, opinias, ke karbona neŭtreco estas kaj ŝanco kaj defio. Laŭ raporto de “Esploro pri vojmapo por karbona neŭtreco de Ĉinio” donita de Ding, Ĉinio koncentriĝos pri karbona emisiado, karbona fiksado kaj koncernaj politikoj.

Pri karbona emisiado, ĉar Ĉinio ankoraŭ estas en la komenca etapo, oni devas unue antaŭvidi estontan energibezonon kaj “karbonan dioksidon, kiu devas esti emisiita”, kaj uzi ĉi tiujn prognozojn por kalkuli la totalan kvanton, kiu devas esti neŭtrigita. Tiam, laŭ la kondiĉoj de abundaj vento- kaj sunaj energioj en okcidenta Ĉinio, estos donita listo de teknikaj postuloj por la “novtipa elektra sistemo”, inkluzive de teknologioj en elektroproduktado, transdono kaj konservado. Fine disvolvi teknologiojn en la listo.

Pri karbona fiksado, samtempe kun aranĝo de ekologia konstruado kaj protektado, Ĉinio devas doni grandan gravecon al teknologioj de karbonkaptado, utiligo kaj stokado (CCUS). Nun ankaŭ la internacia komunumo plenforte akcelas la teknologiojn. Simple dirite, ĝi estas la reuzo de karbona dioksido, kiel igi karbondioksidon en metano(甲烷) kiel brulaĵo, aŭ karbonigita cemento kiel konstrumaterialoj.

Pri politikoj, ĉar karbona neŭtreco bezonas komunan klopodon de diversaj kampoj, do ĝi bezonas subtenon de koncernaj politikoj. Kelkaj evoluintaj landoj jam faris ekzemplojn.

Fine de ĉi tiu raporto, akademiano Ding opinias, ke se Ĉinio povas regi la kvanton de karbondioksida emisiado, kiu devigite esti emisiita, sub 2,5 miliardoj da tunoj ĝis 2050, tiam ĉi tiu parto de karbona dioksido povas esti neŭtrigita per naturaj kaj homfaritaj rimedoj, kio estas mirinda atingo.

En la klimata krizo, kvankam landoj havas malsamajn sintenojn, ili ĉiuj klopodas por savi la homaron. En 2016, estis Ĉinio kaj Usono, kiuj unuiĝis por montri sian rolon kiel “respondecaj potencoj” kaj subskribis la Parizan Interkonsenton sub la atesto de la tiama ĝenerala sekretario de la UN Ban Ki-moon, kio akcelis validiĝon de la interkonsento; kaj lastatempe estis oficiale lanĉita la Centro de kunlaboro inter Ĉinio kaj pacifikaj insullandoj pri klimatŝanĝiĝo, kio signifas, ke Ĉinio kuniĝos kun pacifikaj insullandoj por fari pli grandajn kontribuojn por plibonigi la kapablon de insulaj landoj trakti klimatan ŝanĝiĝon. Esperante, ke estos pli kaj pli da kunlaboro estonte. Nun ni finas nian videoserion pri klimata krizo. Kion vi lernis el ĝi? Bonvenon lasi mesaĝojn por diskuti.

Dividu