60-jara manĝaĵa liverado al Honkongo

Lucia Publikigita: 2022-06-15 22:42:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Honkongo estas internacia metropolo kaj fama urbo de gastronomio. Laŭ statistiko, estas pli ol 15 000 restoracioj en Honkongo. Por Honkongo kun pli ol 7,4 milionoj da loĝantoj, la denseco de restoracioj estas vere granda. Ne nur tradicia kantona kuirarto, sed ankaŭ manĝaĵoj el Japano, Koreio, Hindio, Tajlando, kaj eĉ eŭropaj landoj estas facile haveblaj.

Honkongo ne havas agrikulturan fundamenton. Kiel ĝi povas akiri abundajn kaj freŝajn materialojn por kuirado? Kiel Honkongo certigas manĝaĵan provizadon por pli ol 7,4 milionoj da loĝantoj?

La respondo estas importado. 90% de la manĝaĵoj de Honkongo estas importitaj. La manĝaĵoj de Honkongo kiel tutmonda liberkomerca haveno estas importitaj el la tuta mondo. Laŭ statistiko, kompanioj el Germanio, Italio, Svislando, Danio kaj aliaj eŭropaj landoj plejparte okupiĝas pri manĝaĵa komerco en Honkongo.

Tamen, se honkonanoj volas manĝi freŝajn legomojn, freŝan kokidon kaj fiŝojn en Honkongo, ili plejparte venas de la ĉeftero. Laŭ statistiko pri la originoj de manĝaĵoj importitaj de Honkongo publikigita en 2017, la legomoj el la ĉeftero okupas 86% de la importitaj legomoj en Honkongo, freŝaj fiŝoj el la ĉeftaro okupas 55%, kaj la vivaj bovoj, kokidoj, porkoj kaj ŝafoj el la ĉeftero okupas 100 %.

Kun la rapida disvolviĝo de la aŭtovoja reto en la ĉeftero, ankaŭ manĝaĵoj al Honkongo estas plejparte transportitaj tra aŭtovojoj. Nuntempe, legomoj kolektitaj el Shaanxi kaj Ningxia en la nordokcidenta regiono povas atingi Honkongon post transportado de nur 16 horoj. Pli ol 20 provincoj tra la lando havas legomajn bazojn por liverado al Honkongo, kiel Guangdong, Jiangxi, Yunnan, ktp.

Sufiĉa liverado de vivbezonaĵoj estas la baza kondiĉo por prospero kaj stabileco de Honkongo. Kvankam la novkronvirusa epidemio influis agrikulturan produktadon kaj loĝistikon en la lastaj du jaroj, la ĉeftero ĉiam konservis la stabilecon de la nutraĵa liverado de Hongkong.

Se vi vizitos Honkongon, ne forgesu manĝi la abundajn kaj bongustajn pladojn tie.

Dividu