Novaj malkovroj ĉe Sanxingdui rakontas historian pri interŝanĝo kaj integriĝo en ĉina kulturo

Lucia Publikigita: 2022-06-23 22:06:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Arkeologoj elterigis mirindajn artefaktojn ĉe famaj ruinoj de Sanxingdui en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan, inkluzive de multaj delikataj bronzaj, oraj kaj jadaj varoj. La novaj trovaĵoj estas elfositaj plejparte el la oferkavoj No.7 kaj No.8, pliigante la totalan nombron de aĵoj elterigitaj en la ses kavoj malkovritaj ekde 2020 ĝis preskaŭ 13 000. Arkeologoj diris, ke la nove malkovritaj artefaktoj ĉe Sanxingdui montras la diversecon kaj riĉecon de ĉina civilizacio kaj pruvas fruan interŝanĝon kaj integriĝon de ĉina civilizacio.

Komuna teamo de arkeologoj de Sichuan-provinca Instituto de Kulturaj Restaĵoj kaj Arkeologia Esploro, Pekina Universitato, Sichuan-Universitato kaj aliaj esplorinstitucioj kaj universitatoj efektivigis la elfosadon de ses oferkavoj en ĉi tiu loko ekde 2020.

Jam en 1986, arkeologoj malkovris milojn da valoregaj kulturaj restaĵoj, inkluzive de ora sceptro kaj bronza sankta arbo, kiuj vekis tutmondan intereson.

Ĝis nun, pli ol 50 000 eroj de bronzaj, jadaj kaj oraj varoj, argilaĵoj kaj eburaj artefaktoj estis elterigitaj en la loko.

La ruinoj de Sanxingdui, origine malkovritaj en la fino de 1920-aj jaroj, estas rigardataj kiel unu el la plej grandaj arkeologiaj malkovroj de la mondo en la 20a jarcento.

La ruinoj, troviĝantaj en la urbo Guanghan, je proksimume 60 kilometroj for de la provinca ĉefurbo Chengdu, kaj okupantaj areon de 12 kvadrataj kilometroj, estas rigardataj kiel la restaĵoj de la regno Shu, datiĝanta de proksimume 4 500 ĝis 3 000 jaroj.

Dividu