Honkongo rapidigas sian paŝon de teknologia novigo

Lucia Publikigita: 2022-06-28 22:09:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, rigardu la bildon kaj respondu mian demandon, kiu estas Honkongo? Mi certas ke vi ĉiuj elektos la bildon B. Fakte ili ambaŭ estas fotoj de Honkongo. Sed preskaŭ ĉiuj homoj konas la pejzaĝon de la Viktoria Haveno.

Honkongo estas malgranda kun totala areo de nur 1 114 kvadrataj kilometroj. Konsidere pri la malgranda areo, la kosto por entreprenado en Honkongo estas granda.

Por plenumi la profundajn bezonojn de la industria transformado kaj altgradigo de Honkongo, en oktobro de 2021, la Honkonga Speciala Administracia Regiono lanĉis disvolvan strategion por la norda metropola regiono. La planita areo por la estas ĉirkaŭ 300 kvadrataj kilometroj, okupante ĉirkaŭ 30% de la totala areo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono. Ĝi povas loĝigi 2,5 milionojn da homoj kaj havigi 650 000 laborpostenojn, inkluzive de 150 000 rilataj al industrioj de teknologia novigado.

La norda metropola regiono ankaŭ metis sur sin grandan esperon pri konstruado de internacia centro de teknologia novigado ne nur pro tio, ke Honkongo estas potenca en sciencaj esploroj, sed ankaŭ pro tio, ke Shenzhen, troviĝanta trans la rivero havas grandan kapablon transformi sciencajn kaj teknologiajn atingojn. En konstruaĵo en Huaqiangbei, Shenzhen, oni ofte povas trovi ĉiujn bezonatajn partojn por la produktado de teknologiaj provizaĵoj.

La kunlaboro inter Shenzhen kaj Honkongo memorigas min pri "Oresund" ĉe la landlimo inter Danio kaj Svedio.

"Oresund" jam fariĝis scienca esplorcentro en norda Eŭropo, la fama "Farmacia Valo". La kopenhaga flughaveno de Danio disponigas pli oportunan opcion por vojaĝi al "Oresund".

Ankaŭ la Grandgolfa Regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao konstruas horan vivrondon. Estos realigeble en la estonteco, ke oni ekiros el hejmo en Kantono post matenmanĝo, eklaboros posttagmeze en firmao en Shenzhen kaj vizitos Viktorian Havenon vespere por amuzado. En la venonta epizodo mi pli detale parolos pri la unika ĉarmo de la Grandgolfa Regiono.

Dividu