Senĉesa disvolviĝo de Honkongo

Lucia Publikigita: 2022-07-01 11:25:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, hodiaŭ estas la 25a datreveno de la reveno de Honkongo al la patrujo.

La temo de ĉi-jara celebrado estas "NOVA EPOKO—Stabileco, prospero kaj ŝanco", kaj la konstruado de la Grandgolfa Regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao estas unu el la plej gravaj ŝancoj.

La Grandgolfa Regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao inkluzivas la du specialajn administraciajn regionojn de Honkongo kaj Makao, kaj naŭ urbojn de Guangdong-provinco, ekzemple Kantono, Shenzhen, kun totala areo de 56 000 kvadrataj kilometroj kaj pli ol 86 milionoj da loĝantoj. Laŭ la statistiko en 2021, la kvin urboj de Honkongo, Shenzhen, Kantono, Foshan kaj Dongguan en la La Grandgolfa Regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao, ĉiu kun la malneta regiona produkto de pli ol duiliono da juanoj, konsistigas la ekonomian rondon

Ĉinio estas la dua plej granda ekonomio de la mondo kaj granda merkato kun 1 400 milionoj da loĝantoj. Ĝi ĉiam sin devontigis por profundigi reformon kaj malfermon, kaj konstrui la internacian komercan medion en la lastaj jaroj.

Honkongo estas tutmonda liberkomerca haveno. La fluado de varoj, posedaĵoj kaj kapitaloj estas tre oportuna en Honkongo sen regado de fremdlandaj valutoj. La Baza Leĝo de Honkongo ankaŭ garantias, ke la komunaj leĝoj estas aplikrblaj daŭre en Honkongo. Samtempe, Honkongo bakis grandan nombron da profesiuloj, kiuj konas internaciajn ekonomiajn kaj komercajn regulojn, ekzemple advokatojn, kontistojn, financajn profesiulojn, ktp. Honkongo difinas sin kiel "superkonektilon" de la iniciato "Zono kaj Vojo".

La konstruado de la Grandgolfa Regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao postulas, ke Honkongo pli strikte ligu la ĉinan ĉefteron kun pli vasta internacia merkato.

Dividu