Diversaj rondoj de internacia komunumo subtenas Ĉinion

Lucia Publikigita: 2022-08-24 21:21:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La lastatempa vizito de Nancy Pelosi al la ĉina regiono Tajvano pliigis la streĉecon de la Tajvana Markolo. Personoj el diversaj rondoj de la internacia komunumo subtenas Ĉinion en tiu ĉi afero. Jen mi simple resumas tion.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres asertis la politikon de la monda organizo pri unu Ĉinio.

La rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris en sia deklaro, ke la vizito de Pelosi al la regiono Tajvano estas "evidenta provoko". Rusio procedas el la fakto, ke ekzistas nur unu Ĉinio en la mondo, kaj Tajvano estas neforigebla parto de la ĉina teritorio.

Krom la politika rondo, Roger Waters, la fondinto de la brita rokmuzika bando Pink Floyd, diris dum intervjuo kun CNN, ke Tajvano estas parto de Ĉinio, kio estas la komuna konsento de la internacia komunumo.

Pri la afero, mi babilis kun mia amiko David Valentine, la prezidanto de “Valentine International” kaj fakulo pri Ĉinio. Li diris, “Laŭ mia opinio, la vizito de Pelosi estis bedaŭrinda. Estas klare, ke la usona prezidento oponas ŝian viziton. La usona armeo ne volis, ke ŝi iru, kaj ke neniam estis vera celo por ŝia vizito. Ŝia vizito eskaladis streĉecon inter la provinco Tajvano kaj la ĉeftero kaj estis malprudenta kaj nerespondeca.”

Fine, estas interese, ke ankaŭ la usona ŝtatsekretario Antony Blinken reasertis la longtempan politikon de la usona registaro pri unu Ĉinio, kaj deklaris, ke Usono ne subtenas “tajvanan sendependecon”. Ĉi tio ne estas surpriza. Usono kutime estas lando de duoblaj normoj.

Kion vi volas diri pri ĉi tiu afero? Komentu!

Dividu