Kial esperantistoj amas Quanzhou?

Mirinda Publikigita: 2021-09-01 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu vi scias, ke la ĉina nova kultura loko de mondaj heredaĵoj la urbo Quanzhou multe rilatas kun Esperanto?

Quanzhou situas en la sudorienta parto de la provinco Fujian.

En la 9a kaj 10a de septembro de 2005 en Quanzhou, okazis la 6a Tutlanda Kongreso de Esperanto. La ĉeftemo estas “Esperanto kaj Konstruado de Harmonia Mondo”. Pli ol 200 ĉinaj esperantistoj el 23 provincoj kaj regionoj kaj iuj eksterlandaj esperantistoj partoprenis en la kongreso.

De la 3a ĝis la 6a de novembro, 2016, Quanzhou gastigis la 8an Azian Kongreson de Esperanto kun la ĉeftemo “Esperanto por la azia kunlaboro en interreta epoko”. 278 esperantistoj el 22 landoj kaj regionoj inkluzive de Japanio, Sud-Koreio, Mongolio, Vjetnamio, Nederlando, Islando partoprenis en la kongreso. Samtempe okazis la 5a orient-azia simpozio de ILEI. Respondeculoj de internaciaj E-organizoj, inkluzive de estrarano de UEA Lee Jungkee, ĝenerala direktoro de UEA Veronika Poor kaj prezidanto de ILEI Mireille Grosjean ĉeestis la kongreson.

En la 15a de decembro 2020, celebre al la 161a Zamenhofa Tago, la biblioteko de Liming Profesia Universitato de Quanzhou okazigis malferman tagon kun eksponaĵoj de Esperanto.

Kial ĉinaj esperantistoj preferas la urbon Quanzhou?

Ĉar ĝi havis profundan rilatecon kun Esperanto.

En komenco de 20aj jaroj de pasinta jarcento, per enkonduko de Lu Xun, moderna verkisto Wang Luyan renkontis rusan faman blindulo-esperantiston Vasili Eroŝenko kaj de li eklernis Esperanton en la Pekina Universitato. En 1929 Wang Luyan jam eldonis esperantigitan libron, li iris al Quanzhou por funkciigi E-kurson en Liming Elementa Lernejo kaj redaktis la E-gazeton “Verda Stelo”. Unu jaron poste konata literaturisto Bakin vojaĝis al Fujian kaj tradukis la fabelan kolektivon “Feliĉa Boato” de Eroŝenko. En 1931 fondiĝis la E-Ligo de Quanzhou, kies estro estas Wang Luyan. La asocio kaj ĝia revuo “Nova Voĉo” tuj lanĉis verdan venton en tiu anktiva urbo.

Ĉu via urbo havas historion de Esperanto? Lasu vian komenton!

Dividu