Mirinda Mondo--La mondo maltrankviliĝas por ĝi— Afganio

Mirinda Publikigita: 2021-09-22 08:42:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn


Lastatempe iu lando kaj ĝia ĉefurbo ofte aperis en la novaĵoj kaj preskaŭ la tuta mondo maltrankviliĝis pri tio. Ĝi estas Afganio.

La kompleta titolo de la lando estas “Islama Respubliko de Afganio”, la ĉefurbo estas Kabulo.

Afganio situas en altebenaĵo de mezokcidenta Azio. Ĝi limtuŝiĝas norde kun Turkmenistano, Uzbekstano, Taĝkstano, okcidente kun Irano, sude kaj oriente kun Pakistano kaj nordoriente kun Ĉinio.

Afganio havas teritorion de 647,5 mil kvadrataj kilometroj, la klimato estas kontinenta klimato. Ĝis februaro de 2021 Afganio havas 34 provincojn. Ĝis 2020, la loĝantaro de Afganio estas 32,9 milionoj. 40% de ili estas paŝtanoj kaj 25% de ili estas taĝikoj. La ĉefa religio estas islamo.

Afganio estas nomata kiel tombejo de imperioj. De antikveco ĝis nun, inkluzive de Aleksandrio, Genghis Khan, de la Brita Imperio al Sovet-Unio kaj Usono, Afganio survivis tra invado de preskaŭ ĉiuj grandaj landoj en la historio.

Aŭskultante la jenajn ŝtat-titolojn de Afganio en la historio vi povas gustumi la armaron de la lando.

En 1747 fondiĝis la afgana regno kaj iam prosperiĝis.

Post la 19a jarcento, la afgana regno malprosperis en la luktado de Britio kaj carisma Rusio pro regpotenco.

En 1919 Afganio sin liberigis el kolonia regado de Britio.

En 1973 fondiĝis la Afgana Respubliko.

En 1978 la ŝtattitolo ŝanĝiĝis al Afgana Demokratia Respubliko.

En 1987 la ŝtat-titolo reŝanĝigis al Afgana Respubliko.

En 1989 Sovet-Unio retirĝis el Afganio.

En 1992 fondiĝis Islama Lando de Afganio.

En 1997 Afganio ŝanĝis la ŝtat-titolon al “la Unuiĝintaj Islamaj Landoj de Afganio”.En 2001 fonĝis la provizora registaro de Afganio kaj la ŝtat-titolo ŝanĝiĝis al Islama Lando de Afganio.

En 2004 la lando refoje prenis la nomon “Islama Respubliko de Afganio”.

En la 29a de februaro, 2020 Usono kaj Talibano subskribis la pacan interkonsenton por fini la 18jaran afganan militon.

En 2021 la usona armeo komencis retiriĝi el Afganio.

La ĉefurbo Kabulo troviĝas en orienta parto de la lando je altitudo de 1 800 metroj. Ĝi estas la plej granda urbo de Afganio.

Laŭ donitaĵoj de afgana centra statistika departemento en 2020, la loĝantaro de Kabulo estis preskaŭ 5,03 milionoj.

Kabulo havas historion de 3 500 jaroj. Ĝi estas grava urbo en la “Silka Vojo”, kuigante mezan kaj sudan partojn de Azio en komerco.

En la lingvo sind Kabulo signifas “komercan kernon”.

Post unuiĝo de imperio de Ahmad Shah Durrani, Kabulo fariĝis ĉefurbo de la lando.

En 1971 Kabulo estis taksita de UN kiel plej neevoluinta lando. Opiopapavo okupas la unuan lokon en agrikulturaj produktoj de la urbo.

Dividu