Mirinda Mondo--Kial afgana oskara filmo estis fotita en ĉina malgranda urbeto?

Mirinda Publikigita: 2021-09-26 10:43:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la pasinta epizodo, mi diris, ke Ĉinio kaj Afganio havas landlimon longan je malpli ol 100 km.

Kie estas tiu loko? Ĝi estas la Taĝika Aŭtonoma Gubernio de Taxkorgan.

En la oskara premiita filmo “Kurantoj de Kajto”,

kiu priskribas rakontojn en Afganio,

la du ĉefroluloj ludis sub la granatarbo,

la fono ĝuste estas la ŝtona urbo de Taxkorgan. En la ujgura lingvo, Taxkorgan signifas la ŝtonan urbon pro la antikva ŝtona kastelo.

En la listo post la filmo vi povas trovi Taxkorgan kaj Kashgaron.

La gubernio situas en la reiogno Kash de sudokcidenta

Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

Krom Afganio ĝi limtuŝiĝas kun Taĝikmenio nordokcidente, kun Afganio sudokcidente kaj kun Pakistano sude.

Taxkorgan areas nur 24 000 kvadratajn kilometrojn,

tamen ĝia landlimo longas je 888,5 km.

Ĝi estas la landlimaj lokoj kun plej multo da najbaraj landoj de Ĉinio.

Taxkorgan havas malpli ol 40 mil loĝantojn,

plejparto de ili estas taĝika etno, la unika purblanka etno de Ĉinio.

La filmo “Gastoj el Glacimonto” priskribis ilian vivon kaj estis filmita en la gubernio.

Tie videblas en ĉiu loko la neĝmontoj. En la gubernio la montpinto Qogir altas je 8 611 metroj, la dua plej alta en la mondo.

Tie situas ankaŭ aliaj monde konataj altaj montoj. La ŝtata ŝoseo 314, kiu trapasas la gubernion de norde al sude, estas titolita kiel “la plej alta internacia ŝoseo en la mondo”.

En la filmo “Kurantoj de Kajto”, survoje al la haveno la ŝoforo diris, ke trapasante la monton oni atingos Afganion.

Ankaŭ alia famulo iam vizitis Taxkorgan, li nomiĝas Xuanzang (602-664), fama bonzo en dinastio Tang (618-907), tiu konata bonzo iam disvastigis la budhismon en la jaro 643.

La haveno Khunjerab en la gubernio situas enje la altitudo de 4 733 metroj, estas plej alta haveno en la mondo. En 1982 ĝi estis malfermita al la popoloj de Ĉinio kaj Pakistano, estas la ununura tera ellandiĝa pasejo inter la du landoj kaj ankaŭ grava pordo al suda Azio kaj Eŭropo.

Venas la demando: kial la afgana filmo estis fotita en ĉina malgranda gubernio? Ĉar kiam la filmo estis fotita, Afganio suferis internan militon kaj la filma kompanio estis devigite preni scenojn en Taxkorgan kaj Kashgaro de Xinjiang, kie ni vidas kvietajn stratojn, feliĉan vivon kaj ridetan mienon de infanoj.

Kiuj landlimajn urbojn vi iam vizitis? Komentu al Mirinda en Mirinda Mondo!


Dividu