Kiujn lokojn Xi Jinping vizitis en Chengde?

Mirinda Publikigita: 2021-09-30 13:37:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Mirinda parolas la Mirinda Mondon.

Lastatempe prezidanto Xi diris, ke iu urbo “li ĉiam sopiris kaj unuafoje vizitis ĝin. Li volas koni multon pri la urbo kaj volas persone viziti ĝin.” Kie li vizitis?

La urbo estas Chengde de Hebei-orovinco, en nordorienta Ĉinio.

Ĉifoje Xi vizitis tri lokojn, jen ni kune vizitos!

La unua estas la “Someruma Montvilao” konstruita en 1703. Ĝi nomiĝas ankaŭ “imperiestra palaco de Jehol”, areas je 5,64 milionoj da km2, la monde plej granda imperiestra ĝardeno. La montvilao situas en valo en norda parto de la urbo, iam servis kiel sumerumejo de la Qing-dinastiaj imperiestroj kaj estis la dua politika centro de la dinastio Qing. En 1733 imperiestro Yongzheng nomumis la urbon “Chengde”, kiu signifas “heredi bondezirojn de la prauloj”. En 1994 la “Someruma Montvilao” estis metita en listo de mondaj kulturaj heredaĵoj de UNESKO. Estas interese, ke en decembro 2019, sciencistoj de Ĉinio, Aŭstralio kaj Usono trovis amason da fosilojn de dinosaŭraj spuroj en la “Someruma Montvilao” .

La “Someruma Montvilao” kaj ĉirkaŭaj temploj estis konstruitaj por solidigi landlimajn etnojn kaj fortigi la unuiĝon de dinastio Qing.

La dua loko estas Puning-Templo. Tie estis tri ŝtonplatoj gravuritaj kun artikoloj de imperiestro Qianlong pri meritoj de militoj. La surskriboj estis gravuritaj en kvar lingvoj kiaj ĉina, man-etna, mongola kaj tibeta. Tio estas bona pruvo de la respekto al etnaj kulturoj de la antikveco.

Alia loko estas Saihanba, la altebenaĵo en man-etna kaj mongola aŭtonoma subprovinco de Chengde. Saihan signifas “belecon” en la mongola lingvo kaj “ba” signifas “altebenaĵon” en la ĉina lingvo. La averaĝa altitudo estas 1 500 metroj, la areo estas du hektaroj, la jare averaĝa temperaturo estas -1.5℃, kaj la ekstrema malalta temperaturo estas -43.3℃, la jare averaĝa nombro de neĝaj tagoj estas 169. Tie iam estis ĉasejo de imperiestroj.

Ĉu vi povas imagi, ke antaŭ duona jarcento Saihanba estis dezerto. En 1961 laborantoj trovis unu naturan deciduan pinon en tiu loko, kio pruvis, ke tie plantiĝeblas arboj. En 1962 fondiĝis la mekanika arbarkulturejo de Saihanba. Nun tie estis plantita la monde plej granda arte farita arbaro kun pli ol miliono da muoj. Konstruantoj de la arbarkulturejo akiris la plej noblan premion de la UN pri medioprotektado: “Premio de Tergloba Gardisto”.

Kiun estas via preferata imperiestra ĝardeno? Komentu al Mirinda en Mirinda Mondo!

Dividu