Kie troviĝas la monde plej granda imperiestra ĝardeno?

Mirinda Publikigita: 2021-10-02 13:34:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Mirinda parolas la Mirindan Mondon

Ĉu vi scias, kie troviĝas la monde plej granda imperiestra ĝardeno? En Chengde.

Chengde situas en nordorienta parto de norda provinco Hebei. Ĝi ligas kvin provincojn, sude kun Tianjin kaj Pekino, norde kun Interna Mongolio, oriente kun Liaoning kaj okcidente kun Hebei. La distanco inter Chengde kaj Pekino estas 225km., t.e. preskaŭ du horoj per veturilo.

Chengde areas je 3 900 mil km2, tio egalas al la teritoria areo de Butano. Ĝi estas la plej granda urbo de Hebei laŭ areo.

Chengde iam nomiĝis Rehe, la nomo venas el la mongola lingvo “Jehol”, kiu signifas varman riveron. Ĝis novembro de 2020, Chengde havas 3,35 milionojn da loĝantoj.

ĉina komuna parollingvo ĉine nomata “putonghua” ne estas la pekina dialekto, sed parollingvo de gubernio Luanping de Chengde. En 1953 la centra registaro asignis lingvistojn por ellabori la sferon de la komuna parollingvo kaj elektis la parollingvon de Luanping. Ĉar ĝi havas prononcadon ĝustan, tonojn melodiajn, bonan artikulacion kaj dolĉan, harmonian voĉon. La norma tono de Luanping-parollingvo estis formita antaŭ 600 jaroj, kiam la imperiestro de Ming-dinastio translokigis la ĉefurbon de Nankino al nuna Pekino. Se vi volas lerni la ĉinan parollingvon, bv. vizitu Chengde.

Chengde estas honore titolita kiel “perlo de limregiono”, ĝi havas multajn apartajn resursojn, dank al kio, ĝi posedas multajn mondajn titolojn. La monde plej granda imperiestra ĝardeno “Someruma Montvilao”, la monde plej granda imperiestra templaro, la monde plej granda ligna budho-statuso, Avalokiteŝvaro kun Mil Brakoj kaj Mil okuloj, la monde plej mallonga rivero Jehol, la mirakla pejzaĝo ŝtonkolono “Lavbatila Monto”, ĉiuj estas en Chengde.

En Chengde iam populariĝis la diro “unu strato, unu mono, unu policano, unu domo”, tio priskribis malgrandecon kaj malprosperan staton de tiama urbo. Ĝis la jarfino de 2020, la totala sumo de produkto de Chengde estis 155,03 miliardoj da juanoj (24 miliardoj da USD), pli multe je 4% samperiode.

Chengde estas ĝemela urbo de Tomokomai, Kashiwa shi de Japanio, Dakota de Usono, Fontainebleau de Francio kaj Vielsalm de Belgio.

Kie vi pasigis la someron? Komentu al Mirinda en Mirinda Mondo.

Dividu