Esperanto-raportistoj estis trejnitaj en tiu loko!

Mirinda Publikigita: 2021-10-10 00:43:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu vi scias, ke la honora titolo de monda kultura heredaĵo “Someruma Montvilao” rilatas kun Esperanto? La telefilmo “Chengde kaj Esperanto” filmita en 1993 konigis al la mondo la “Someruman Montvilaon” en Esperanto kaj estis projekciita en la UK.

Chengde situas en nordorienta Ĉinio. Julie de 1993 en Chengde okazis tutlanda kongreso de provincaj ĝeneralaj sekretarioj de Esperanto. En 1980 fondiĝis la prepara laborgrupo de la E-Asocio de Hebei kaj fine de la jaro malfermiĝis la unua E-kurso de la provinco.

En la 27a de junio, 1984, veterana raportisto de tiama Ĉina Radio Internacia Liu Junfang faris intervjuon al Liu Zhiming, vicdirektoro de la prepara laborgrupo de la E-Asocio de Hebei. En la intervjuo “Kie Vi,Amikoj?”, li rakontis la rekontiĝon kun pollandaj esperantistoj kiam li lernis en pollanda universitato. La 15an de decembro, 1987, fondiĝis la E-ligo de Tangshan de la provinco. En 1988, fondiĝis la Hebei Esperanto-Asocio. En 1991, en Tangshan, okazis la dua Tutlanda Esperanto Kongreso de Ĉinio.

En la provinco ankaŭ viglis aliaj famaj esperantistoj, inter ili Venlo Fon elstaras. Aŭtune de 1939 en la municipo Chongqing, li kaj Ye Laishi, dumviva honora membro de UEA kaj specialisto pri ideografia reformo malfermis korespondan E-kurson. Dum kvin jaroj ili trejnis pli ol 2 000 homojn, kiuj estas la unua aro da esperantistoj en la ĉina E-movado. En 1950, Venlo Fon, Hu Yuzhi kaj Zhang Qicheng kune kreis la gazeton “El Popola Ĉinio” kaj Venlo Fon servis kiel la ĉefredaktoro. En 1951 li estis elektita kiel direktanta estrarano de Ĉina E-Ligo. En 1958 li servis kiel membro de la komitato de redakcio de EPĈ.

Samtempe li donis lecionojn de Esperanto al instruistoj de 11 altnivelaj lernejoj kaj kultivis amason da profesiaj esperantistoj al ĈRI, EPĈ, ĉina internacia librejo kaj Ĉina E-Ligo.

Ĉinaj esperantistoj, kiuj kvazaŭ ne aŭdis la nomon de Venlo Fon, nepre legis liajn verkojn, ekzemple Plena Vortaro Esperanta-Ĉina, Esperanto-Gramatiko, Elementa Kurso de Esperanto kaj Nova Vortaro Esperanta-Ĉina.

Kiujn E-librojn vi iam trovis en via urbo? Komentu al Mirinda en Mirinda Mondo!

Dividu