Kie ĉinaj astronaŭtoj komencis sian tri-monatan mision?

Mirinda Publikigita: 2021-10-13 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu vi scias, kie ĉinaj astronaŭtoj komencis sian tri-monatan mision? Estas Jiuquan.

Mirinda parolas la Mirindan Mondon. Sekvu nin por koni la plej malnovan satelit-lanĉan centron de Ĉinio!

La 17an de septembro, tri astronaŭtoj de la ĉina spacoŝipo Shenzhou-12 finis sian tri-monatan mision kaj sekure revenis al la Tero. Kie ili komencis la mision? Estas Jiuquan.

Jiuquan-a Satelit-lanĉa Centro estas la plej maljuna satelit-lanĉa bazloko de Ĉinio. Ĝi troviĝas ĉe bordo de la dezerto inter urbo Jiuquan kaj Alxa Ligo de Interna Mongolio kaj estis konstruita en 1958. La ĉinaj unua satelito kaj la unua homloĝata spacoŝipo estis pafitaj en Jiuquan.

Jiuquan, antikva nomo Suzhou, situas en nordokcidenta parto de Gansu-provinco de nordokcidenta Ĉinio. Ĝi ligas kun Interna Mongolio oriente, kun Qinghai-provinco sude, kun Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono okcidente kaj kun Mongolio norde. Jiuquan estas naskiĝloko de petrola industrio kaj nuklea industrio de nova Ĉinio kaj grava bazloko de nova energio.

Jiuquan estas grava urbo sur la Silka Vojo, ĝia nomo venas el la legendo, ke subtere de la urbo estis trovita fonto, kies akvo similas al alkoĥolaĵo.

Jiuquan estas hejmo de la arto Dunhuang. La Mogao-Grotoj, Mingsha-Monto kaj Krescent-Luna Fonto estas konataj vidindaĵoj en la mondo.

La E-movado de Gansu-provinco startis kie ĉinaj astronaŭtoj komencis sian tri-monatan mision? el la Yan’an-a Esperantista Asocio fondita en la liberigita zono de la KPĈ en 1938. De la 2a ĝis la 5a de oktobro, 2002, okazis la unua nordokcidenta kongreso de Esperanto en Lanzhou, la ĉefurbo de Gansu-provinco. Pli ol 80 esperantistoj el 12 provincoj kaj municipoj partoprenis en la kongreso.

Ĉu via lando havas la satelitan urbon? Komentu al Mirinda en Mirinda Mondo.

Dividu