Krom kokoso kaj kokaĵo, tiu urbo estas hejmo de flugpilkado kaj satelito!?

Mirinda Publikigita: 2021-10-24 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu nur dezertaj regionoj estas konvenaj por satelita lanĉo? Ne, ekzemple Wenchang-a Satelit-Lanĉa Centro.

Wenchang-a Satelit-Lanĉa Centro, konstruita en 2009, situas en urbeto Longlou de Hainan-provinco. Ĝi estas la unua ĉemara satelit-lanĉa centro de Ĉinio kaj unu el malmutaj lanĉejoj kun malalta latitudo en la mondo.

La urbo Wenchang situas en nordorienta parto de Hainan, la plej suda provinco de Ĉinio. Ĝi vizaĝas al la maro en orienta, suda kaj norda flankoj. La marborda linio estas la plej longa en la provinco.

Wenchang havas historion de 2 100 jaroj. La poblacio estas 600 mil. La kokoso-produkto de Hainan estas la unua en Ĉinio kaj ĝia duono venas el Wenchang. La produktkvanto de kokosujo de Wenchang okupas 45% de Hainan. La plado de kokaĵo de Wenchang estas la plej konata manĝaĵo de la provinco.

Ĉu vi scias, ke krom kokoso kaj kokaĵo, Wenchang ankaŭ estas hejmo de flugpilkado? La lokanoj ŝatas ludi flugpilkadon ekde 1920aj jaroj. Tiam eĉ ĉina virina flugpilka teamo kelkfoje vizitis Wenchang por peti spertojn. Antaŭe lokanoj prenis kokoson kiel flugpilkon kaj faris pilkreton per fiŝreto. Nun Wenchang havas pli 6 000 flugpilkajn ludkampojn, kio okupas antaŭan lokon en la mondo.

En 1988 fondiĝis la Hainan-a E-Asocio. En 1987, celebre al 100-jariĝo de naskiĝo de Esperanto, Germanio eldonis la unuan Esperanto-blokon en la mondo. Samtempe Hainan-provinco eldonis la unun poŝtstampon de Esperanto. De 1991 ĝis 1999, kiam la ŝtata poŝta buroo eldonis poŝtmarkan serion, la poŝta buroo de Haikou de Hainan eldonis dulingvan poŝtstampon en la ĉina lingvo kaj la Esperanto por subteni la E-movadon.

Kiun poŝtaĵon de Esperanto vi havas? Komentu al Mirinda en Mirinda Mondo!

Dividu