Kie troviĝas la “printempa urbo” de Ĉinio?

Publikigita: 2021-10-25 18:07:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu vi scias, kie en Ĉinio estas la dua granda merkato de floro-negoco en la mondo? Ĝi estas Kunming.

Kunming situas en sudokcidenta Ĉinio, ĝi estas la ĉefurbo de Yunnan-pronvinco kaj pordo malfermita de Ĉinio al sudorienta kaj suda Azio.

Per aviadilo vi povas atingi Kunming el San Peterburgio de Rusio je 10 horoj.

Kunming havas historion de 2 200 jaroj, antaŭ 30 mil jaroj la homaro vivis ĉe la lago Dianchi.

Ĝis jarfino de 2019, la konstanta loĝantaro de Kunming estas 6,95 milionoj.

Kunming situas en altituto de 1 891 m., la urba temperaturo varias inter 0 kaj 29℃. ĝi ĝuas la honoran titolon de “printempa urbo” kaj “flora urbo”.

Ĉinio estas la lando kies areo de flora plantado estas plej vasta en la mondo.

Pli ol duono de freŝaj floroj en Ĉinio estas produktita en Kunming. La Dounan Merkato de Flora Negoco okupas la unuan lokon en Azio kaj la duan lokon en la mondo en flora negoco. Ĉiutage en la merkato vendiĝas pli ol 1 600 specoj da freŝaj floroj. La floroj tie estas eksportataj al pli ol 50 landoj kaj regionoj.

De 1998 ĝis 2020 la areo de la merkato grandiĝis de 30 000 km2 al 330 000 km2 kaj la negoca kvanto multiĝis de 311 milionoj al 6,005 miliardoj da juanoj.

La urbanoj de Kunming plantas florojn, aprecas florojn kaj eĉ manĝas florojn. La manĝebla rozo kaj prifabrikado de flora kuko ĉefe estas en Kunming. La roz-kuko estas unu el simboloj de Yunnan-provinco kaj ankaŭ estas manĝaĵo difinita de la okazonta Konvencio de Biologia Diverseco 2020.

En 2015 la produktvaloro de flor-kuko de Kunming superis unu miliardon da juanoj kaj superos 8 miliardojn da juanoj en 2025. En Kunming pli ol unu miliono da homoj sin dediĉas al flora negoco.

Kiun manĝaĵon faritan per plantaĵoj via lando havas? Komentu al Mirinda en Mirinda Mondo!

Dividu