Kial aziaj elefantoj amas Kunming?

Publikigita: 2021-10-27 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ekde aprilo, ni ĉiuj sekvis iun “veran elefanto-programeron”. En la 8a de aŭgusto, post ĉirkaŭ 17 monatoj de migrado, la grego de 14 sovaĝaj aziaj elefantoj alproksimiĝas al sia tradicia loĝejo. Kien ili migris? Estas Kunming.

Kunming situas en Yunnan, sudokcidenta Ĉinio. Matene de la 24-a de majo la grego de 17 sovaĝaj aziaj elefantoj eniris en ĝardenon de tropikaj plantoj de la Ĉina Akademio de Sciencoj en Xishuangbanna. La ĝardeno kun areo de 1 125 hektaroj estas la plej granda botanika ĝardeno de Ĉinio. Ĝi konservas pli ol 13 000 specojn da plantoj, kio okupas la unuan lokon en la mondo.

Sovaĝaj aziaj elefantoj, ĉefa specio en la pluvarbaro, estas sub la plej altnivela protekto en Ĉinio. En la migrado sur la vojo de 1 300 km., la provinco Yunnan sendis 250 mil homfojojn da policanoj kaj laborantoj, 973 senpilotajn aviadilojn kaj evakuis kaj translokigis 150 mil homfojojn da loĝantoj kaj dume donis preskaŭ 180 tunojn da manĝaĵoj al la elefantoj.

Ĉu vi scias, kion el jena menuo la elefantoj ne ŝatis manĝi? A bananujo, B maizo, C bambuo, D ananaso. La solvo estas “ananaso”.

Estis rimarkitaj ankaŭ elefanto-monitorantoj. En 2005 fondiĝis la grupo de protektado kaj monitorado de azia elefanto en Xishuangbanna. La monitora alarma sistemo de azia elefanto malfermita en 2020 povas reagi en 12 sekundojn post trovo de elefanto. nun ĝia populacio en la lando kreskis ĝis ĉirkaŭ 300.

Nun ni revenu al Kunming. Kial la elefanto-amaso iris al Kunming? Ĉu ili volas parotpreni en la Biodiverseca Konferenco 2020?

Kunming estas unu el gravaj urboj de ekspozicioj kaj kongresoj. La Monda Ĝardenkultura Ekspozicio 1999, la dua Konferenco de Gvidantoj de Menkonga Subregiono 2005, la Monda Kongreso de Antropologio kaj Etnologio 2009 okazis en la urbo,


Dividu