Kie okazis la unua Ĉina Kongreso de Esperanto?

Mirinda Publikigita: 2021-10-31 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu vi scias, kie okazis la unua Ĉina Kongreso de Esperanto? La solvo estas Kunming.

Kunming situas en Yunnan-provinco de sudokcidenta Ĉinio. De la 23a ĝis la 29a de aŭgusto, 1985 tie okazis la unua Ĉina Kongreso de Esperanto, la ĉeftemo estas “Vojo kaj Perspektivo de Esperanto en Ĉinio ”. pli ol 600 esperantistoj partoprenis en la kongreso. Por celebri okazigon, la poŝta kompanio de Kunming eldonis memorigan koverton de Esperanto. Sur la koverto estas bela kamelio kaj verda stelo, kiuj simbolas respektive la urbon kaj Esperanton kaj sur la stelo estas “la Unua Ĉina Kongreso de Esperanto” en la ĉina lingvo. En la dorso de la koverto estas enkonduko pri la lingvo. La poŝtmarko de la koverto estas bovo-jara simbolo, kiu esprimas la diligentan spiriton de ĉinaj esperantistoj por la E-movado.

Krome estis eldonita ankaŭ la memoriga poŝtstampo de Esperanto kun ĉina kaj Esperanto markoj, tio estas la unua fojo en Ĉinio. Ĉu vi scias, ke en tiu memoriga poŝtmarka koverto, bedaŭrinde estis erare printita la vorto “kongreso” en “kongeso”. Tamen la bedaŭro ne kovris ĝian valoron.

Post 30 jaroj, de la 16a ĝis la 22a de majo, 2015 en la urbo okazis la 11a Ĉina Kongreso de Esperanto kaj la 67a Internacia Kongreso de IFEF, preskaŭ 300 esperanto-fakuloj el 10 landoj partoprenis en ĝi. De la 21a ĝis la 26a de julio, 2012, Kunming gastigis la 45an Internacian Kongreson de ILEI kun la ĉeftemo “Arto de Interŝanĝoj kaj Arta Interkomunikado”. La Kunming-a Arteologia Profesia Akadmeio estis organizanto de la kongreso. Nun ĝi ankoraŭ havas E-kurson kiel nedeviga leciono kaj unu el instruistoj de la E-kursoj venis el Italio.

Antaŭ 40 jaroj, en septembro de 1981 fondiĝis la E-Asocio de Yunnan. Tamen la historio de E-organizo en la provinco komenciĝis en 1932. Unu el la iniciatintoj de la loka E-movado Zhu Jiabi memstudis la lingvon en ĉina konata milita kolegio Huangpu kaj establis la E-akademion de Yunnan kun aliaj veteranoj en Kunming.

Kiuj E-kongresoj okazis en via urbo? Komentu al Mirinda en Mirinda Mondo.

Dividu