Tiu lando rilatas al laŭleĝa sidloko de Ĉinio en UN

Mirinda Publikigita: 2021-11-01 14:54:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 25an de oktobro antaŭ 50 jaroj, la Ĝenerala Asembleo de UN aprobis la rezolucion 2758 kaj restarigis laŭleĝan sidlokon de Ĉinio en UN. Ĉu vi scias, kial tiu ĉi projekto estis nomata “Albania kaj alĝeria projekto” ?La projekto prezentita de 23 landoj gvidataj de Albanio kaj Alĝerio. Kie estas Albanio?

Albanio situas en sudorienta Eŭropo kaj sudokcidenta Balkana Duoninsulo. Ĝi vizaĝas al Italio sur la alia flanko de Adriatic maro kaj Otranto-Golfo, najbaras sude kun Grekio, oriente kun Norda Macedonio, nordoriente kun Serbio kaj norde kun Montenegro.

Albanio havas areon de 28,7 mil km2, en kiu montoj kaj teramaso okupas 77%. La poblacio en 2020 estsa 2,85 milionoj, inter ili 82,6% estas albania etno kaj malmultaj etnoj estas la greka, rumana kaj macedona. La oficiala lingvo estas albano. Pli ol duono de loĝantoj kredas je la islamo.

La nacia tago de Ĉinio estas la 1a de oktobro kaj tiu de Albanio estas la 28a de novembro. La ĉefurbo estas Tirana. Albanio estas honore titolita “agla lando”kaj sur la nacia flago estas nigra dukapa aglo. La mono estas Lekë.

Albanio ankaŭ estas nomata “blokhaŭsa lando”, ĉar ĝi havas centmilojn da blokhaŭsojn kaj okupas la unuan lokon en la mondo.

Ĉinio kaj Albanio establis diplomatiajn rilatojn en la 23a de novembro, 1949. De la 1a de marto 2004, la esperanta programo de Ĉina Radio Internacia estis ĉiutage elsendata per mezaj ondoj el Albanio.

Maje de 2017 Ĉinio subskribis memorandon kun Albanio pri Zono kaj Vojo. En la unua duonjaro ĉijare la duflanka komerca sumo atingis 390 milionojn da usonaj dolaroj.

Ekde 2020 ĉinaj civitanoj povas vojaĝi al Albanio sen vizo.

Albanoj esprimis aprobon per kapneo kaj negon per kapjeso.

Do kio signifas al vi kvindek jaroj? Komentu al Mirinda Mondo skuante la kapon?

Dividu