Tiu afrika lando rilatas al laŭleĝa sidloko de Ĉinio en UN

Mirinda Publikigita: 2021-11-03 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 25an de oktobro antaŭ 50 jaroj, la Ĝenerala Asembleo de UN aprobis la rezolucion 2758 kaj restarigis laŭleĝan sidlokon de Ĉinio en UN. En la pasinta epizodo, ni parolis pri Albanio, nun ni parolos alian landon de la “Albania kaj alĝeria projekto”. Ĝi estas Alĝerio.

Alĝerio situas en nordokcidenta Afriko kaj estas la plej granda lando de Afriko en teritoria areo (2,38 milionoj da km2). Ĝi troviĝas norde kun mediteraneo, oriente kun Tunizio kaj Libio, sude kun Niĝerio, Malio kaj Maŭritanio kaj okcidente kun Maroko kaj Okcident-Saharo. Alĝerio, kies ĉefurbo estas Alĝero, signifas “insularon” en la araba lingvo. La teritoria areo

La poblacio en 2020 estas 43,7 milionoj kaj plejparto estas araboj. La oficiala lingvo estas la araba lingvo kaj la franca lingvo estas ĝenerale uzata. Islamo estas la nacia religio. Alĝerio sendependiĝis en 1962 kaj la 5a de julio estas la Sendependa Tago.

Petrolo kaj naturgaso estas la subtenilo de la nacia ekonomio. La rezervo de esplorita petrolo estas 1,7 miliardoj da tunoj, okupante la 15an lokon en la mondo, la esplorata rezervo de naturgaso estas 4,58 duilionoj da kubaj metroj, okupante la 10an lokon en la mondo. La mono nomiĝas Dinar.

Alĝerio estas unu el antaŭaj landoj en importado de greno, lakto, oleo kaj skuero. Ĉiujare ĝi importis 5 milionojn da tunoj de greno. En Alĝerio estas 7 mondaj heredaĵoj de UNESKO.

En 1958 Ĉinio establis diplomatiajn rilatojn kun Alĝerio kaj Ĉinio estas la unua nearaba lando, kiu agnoskis la landon.

En la 1980aj jaroj Esperanto rimarkinde ekdisvastiĝis en Afriko. Amaso da afrikanoj lernis la lingvon, fondis klubojn kaj landajn asociojn, kaj partoprenis en internaciaj renkontiĝoj. De la 21a ĝis la 27-a de decembro 2019 en Buĵumburo, Burundo, okazis la 7-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) La ekesto de la amasa movado en Afriko signifas veran tutmondiĝon de Esperanto.

Kion vi volas diri al afrikaj esperantistoj? Komentu al Mirinda en Mirinda Mondo!

Dividu