Kie troviĝas la landlima urbo inter Ĉinio kaj Koreio?

Mirinda Publikigita: 2021-11-24 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu vi scias, kie troviĝas la landlima urbo inter Ĉinio kaj Koreio? Ĝi estas en Dandong.

Dandong situas en sudorienta Liaoning-provinco de nordorienta Ĉinio, estas la plej granda landlima urbo de Ĉinio. La landlimo inter Ĉinio kaj Koreio longas je 1 420 km., okupante 84% de la totala landlimo de Koreio. Dandong havas 300 km. de landlimo kun la Korea Duoninsulo. Dandong distancas kun Pjongjango je 220 km., 420 km. kun Seulo kaj estas grava parto de la eŭrop-azia fervojo.

Dandong estas norda startpunkto de la ĉina marborda kaj servas kiel natura verdombrelo de Liaodong-Duoninsulo. Ĝi havas 64 speciojn da mineralo kaj estas la “Bora Urbo” de Ĉinio.

Dandong havas 40 etnojn kaj la man-etno estas la plej granda etnogrupo.

Nun vi aŭdas la muzikon “Batala Kanto de Ĉinaj Popolaj Voluntuloj” en la filmo Changjin-Lago. Ĝi kantas pri la landliman riveron Yalu-Rivero inter Ĉinio kaj Koreio. Ĝi estas kontinenta rivero kaj la enfluejo estas ĝuata de ambaŭ flankoj.

La totala longeco de Yalu-Rivero estas la landlimo kaj la trunka fluo trapasas Jilin kaj Liaoning kaj fine enverŝiĝas en la Flavan Maron en la urbo Dandong.

Liaoning-provinco establis sian E-Asocion en 1985 kaj samtempe la Esperanto-Asocio de Dandong fondiĝis.

Se vi ne vizitis Dandong, nek Koreion, eble vi povas koni ilin el la filmo Changjin-Lago.

Dividu