La plej granda salakva lago—Qinghai-lago

Publikigita: 2021-12-04 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Junie ĉijare ĉina prezidanto Xi Jinping aparte vizitis la Qinghai-lagon. La lago ĉine signifas “verdan maron”, do ĝi estas lago aŭ maro?

Qinghai-lago situas en nordorienta Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kaj la Qinghai-provinco estas nomumita dank’ al tiu lago. En la mapo la provinco aspektas kiel “kuniklon”. En la antikveco ĉinoj nomis la lagon “okcidentan maron”, tibetanoj nomis ĝin “cuowenbo”, kiu estas verdamaro, kaj mongoloj nomis ĝin “Kokonor”.

Tri Riveraj Fontoj de Qinghai estas “akvoturo de Ĉinio” kaj estas fonto de Jangzio, Flava Rivero kaj Lancang-rivero. La plej granda salakva lago Qarhan-lago kaj la neloĝata zono Hoh Xil troviĝas en Qinghai

Qinghai-lago estas la enlanda plej granda salakva lago kun areo de 4 456 km2 kaj perimetro de preskaŭ 360 km.

La du bordoj suda kaj norda de la Qinghai-lago iam estis necesa loko de la Silka Vojo kaj estas kruciĝo de migrobirdoj el MezaAzio kaj Orienta Azio. Ĉiujare pli ol 200 mil birdoj en 92 specioj migradis ĉe la lago. La lago estas la reproduktiĝejo kun plej multo da specioj de migrobirdoj en Ĉinio. En la pasintaj 15 jaroj, la akvonivelo de la lago leviĝis je pli ol 3 metroj kaj la areo grandiĝis je 300 km2. La plej altaltituda internacia ŝosea biciklo-konkurso de la mondo okazas ĉirkaŭ Qinghai-lago.

Iu konata kanto “En tiu malproksima loko” estis verkita en la lago. Se vi volas viziti ĝin, prenu la trajnon de Xining al Lasao de Tibeto.

Ĉu vi jam scias, ke Qinghai-lago estas maro aŭ lago? Ankoraŭ ne? Do ripetu Mirindan Mondon!

Dividu