La origina loko de Olimpikoj--Olimpia

Mirinda Publikigita: 2021-12-08 10:54:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Parolante pri olimpikaj urboj, kiu la unua venas al via menso? Ĉu ĝi estas la origina loko Olimpia? Kion vi konas pri tiu urbo?

La Olimpia Urbo situas en okcidenta de la greka duoninsulo kaj distancas kun Ateno je 370 km. Antikvaj grekoj rigardis sportajn konkursojn kiel festadon oferantan al dioj de la olimpus-monto. En la jaro 776 antaŭ kristo, en la olimpia vilaĝo okazis la unua sportkonkurso de la homaro. En 1896 okazis la unuaj Olimpikoj en Ateno kaj okazas en ĉiu kvara jaro.

En meza periodo de la bronza epoko en Altiso de Olimpio jam vivis homoj. La ruinoj de Olimpio longas je 520 m. kaj anĉas je 400 m. En la centro estas la altaro de ofero al Zeus. La ĉefaj konstruaĵoj de la altaro estas temploj de Zeus kaj Hera. En la templo la granda statuo de Zeus inkrustita per oro kaj eburo. Ĝi estas nomata de grekoj unu el la 7aj mondaj mirakloj.

De Ateno al Olimpio vi povas preni trajnon aŭ aŭtobuson. En Olimpio spekti prezentadon en subĉiela teatro estas bona amuzado.

La pezgloba matĉo de la Atenaj Olimpikoj 2004 okazis en la stadiono de Olimpio. Tio estas unuafojo, ke la homoj gastigis Olimpikojn en la origina loko post 2 500 jaroj.

Nun venas malvarma scio pri Olimpikoj: En la unuaj modernaj olimpikoj, la ĉampionoj gajnis medalon ne oran, sed arĝentan kaj kronon fare per branĉeto de olivarbo. En la Stokholmaj Olimpikoj de 1912 aperis la lastaj oraj medaloj por ĉampioneco.

Dividu