Kiel granda estas Xinjiang?

Mirinda Publikigita: 2021-12-29 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn


La plej granda aŭtonoma regiono de Ĉinio estas Xinjiang, kiel grandas ĝi? Mirinda parolas la Mirindan Xinjiang.

En Eŭropo kien vi povas iri en unu horo per trajno? De Francio al Germanio aŭ de Germanio al Pollando?

En Xinjiang kien vi povas iri en unu horo per trajno? Vi restas en Xinjiang. Post 30 horoj? Ankoraŭ en Xinjiang.

Ĉinio havas sume kvin aŭtonomajn regionojn, Xinjiang estas unu el ili. La totala nomo estas Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Ĝi situas en nordokcidenta Ĉinio kaj la ĉefurbo estas Urumĉio. Xinjiang havas areon de 1,66 milionoj da km2, okupante sesonon de la ĉina teritorio. Imagu la areon! Ĝia areo egalas al teritorio de du Turkioj, tri Francioj, kvar Japanioj, kvin Italioj, ses Nov-zelandoj, sep Britioj, 16 Sud-Koreioj, 99 Pekinoj kaj 280 Ŝanhajoj.

La landlima linio de Xinjiang longas je 5 700 km., okupante preskaŭ kvaronon de la totala landlimo de Ĉinio. Ĝi najbaras kun Rusio, Kazaĥstano, Kirgistano, Taĝikio, Pakistano, Mongolio, Hindio kaj Afganio, kaj pro tio ĝi estas la provincnivela regiono kun plej granda areo, plej multo da najbaraj landoj kaj plej longa landlimo. Ĝi estis grava pasejo de antikva Silka Vojo kaj necesa vojo de la dua Azi-Eŭropa Kontinenta Ponto.

En 138 antaŭ Kristo la imperiestro Wu de han-dinastio asignis Zhang Qian kiel diplomato en okcidenta regiono, nuna Xinjang. En 1884 la registaro de la dinastio Qing oficiale nomumis la okcidentan regionon kiel Xinjiang. En la 1a de oktobro, 1955 oficiale fondiĝis la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

Kiel malproksima estas Xinjiang? De Pekino al Xinjiang vi bezonas 30 horojn per ekspresa trajno. Sed de Hotan en suda Xinjiang al Altay en norda Xinjiang necesas 38 horoj per trajno. Ĉina Civila Aviada Administracio havas apartan departementon pri Xinjiang. Per aviadilo mi povas de Pekino vojaĝi al Urumĉio je 4 horoj, tamen de Hotan al Altay kostas 5 kaj duona horoj.

Ĉinio havas 56 etnojn kaj ĉiuj estas troveblaj en Xinjiang. Ĉinio kovras preskaŭ kvin horzonojn de oriento al okcidento. Pekino kaj Xinjiang havas du-horan tempodiferencon. Laŭ la pekina horo en Xinjiang la suno subiris je la 10a vespere.

Nun ĉu vi konas kiel grandas Xinjiang?

Dividu