Ĉu vi konas kiel estas pitoreska Xinjiang?

Mirinda Publikigita: 2022-01-04 20:31:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xinjiang situas en nordokcidenta Ĉinio. Ĝiaj terformoj estas du basenoj ĉirkaŭitaj de tri montoj. Xinjiang estas brakumita norde de la Altay-monto kaj sude la Kunlun-monto kaj estas dividita de Tianshan-monto meze. La Turpana Baseno en orienta Xinjiang estas “fajra subprovinco” kaj la valo Ili Kazaĥa Aŭtonoma Subprovinco en okcidenta Xinjiang estas “sudtipaj fekundaj kampoj norde de la Granda Murego”. Xinjiang estas abunda je turismaj resursoj, ekzemple la Tianshan-monto kaj Tianchi-lago, Kanasa-paradizo, vinbera valo de Turpano, ĉiela steparo Narati, geologia miraklo Ocoa Maro, ktp. En 2013 Tianshan-monto estis enlistigita de UNESKO en mondajn naturajn heredaĵojn. En 2018 la urbo Altay estis premiita de la lando “Neĝa Urbo de Ĉinio”. En Xinjiang ankaŭ troviĝas Granda Muro. En 2014 la Silka Vojo: galerio inter Chang’an kaj Tinashan estis enlistigita de UNESKO en mondajn naturajn heredaĵojn.

La Sayram-lago en nordokcidenta Xinjiang estas nomata kiel “la lasta larmo de Atlantiko”. Tie abundas je pluraj ekologiaj sistemoj kaj grandnombro da raraj animaloj kaj plantoj en pereo.

La ŝoseo Duku konstruita je 10 jaroj estis honorita kiel “la plej pitoreka ŝoseo de Ĉinio”. Ĝi funkcias nur kvar monatojn jare kaj la ŝoseo 101 de Xinjiang estas nomata kiel “geografia galerio de Tianshan-monto”.

La tradicia arto Mukamo estas enciklopedio de la ujgura historio kaj socivivo. En 2005 ĝi estis metita en listo de mondaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. La 12 Mukamo estas rigardata kiel miraklo de orienta muziko. Ĝi kombinas poemon, muzikon, dancon, kanton kaj ludadon kaj la kompleto da 12 Mukamo bezonas pli ol 20 horojn.

Xinjiang havas ankaŭ aliajn nemateriajn kulturajn heredaĵojn, ekzemple la ujgura akrobataĵo Dawaz (altĉiela ŝnurdancado) kun miljara historio.

Dividu