Kiel riĉas Xinjiang?

Mirinda Publikigita: 2022-01-12 14:40:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xinjiang situas en nordokcidenta Ĉinio. Kotono-produktado de la mondo dependas de Ĉinio, tio de Ĉinio dependas de Xinjiang. En 2020 la produkto de kotono de Xinjiang estis 5,161 milionoj da tunoj, okupas 87,3% de la lando kaj 20% de tio de la mondo. La mekanika rikolta proporcio atingis 75%. Kiel oni rikoltis kotonon en Xinjiang, sekvu israelan faman retanon Raz Galor!

Krom kotono, Xinjiang ankaŭ havas “lavendan vilaĝon de Ĉinio” en Qorghas-gubernio, unu el tri lavendaj produktejoj en la mondo post Provenco de Francio kaj Hokkaido de Japanio.

Ĉinoj plantis vinberon kaj faris vinon komence en Xinjiang. La vinbero de Turpano estas plej konata. Senŝela blanka vinbero havas 20% ĝis 24% da sukero, okupante la unuan lokon en la mondo. La kartamo-produktado en Xinjiang okupas 80% de la lando kaj la kartama ŝelo estas nomata kiel reĝo de linolata acido. Xinjiang ĝuas la titolon de “hejmo de fruktoj” kaj en la merkato aĉeteblaj fruktoj kaj sekigitaj fruktoj en kvar sezonoj.

Iama dezerta Xinjiang nun estas trezorejo de petrolo, ventpova elektro, naturgasa transporto, arbaro, akvoj, mineralo kaj vivaĵoj.

Nun ĉu vi konas kiel riĉas Xinjiang?

Dividu