Kiu estas la plej populara kanto sur Tiktok en 2021?Konu Mirindan Ĉinion--Mohe

Mirinda Publikigita: 2022-01-19 09:17:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kiu estas la plej populara kanto sur Tiktok en 2021? La Mohe Dancejo certe estas unu el ili. Kie estas Mohe?

La urbo Mohe situas en la regiono de Daxing’anling en la provinco Heilongjiang de nordorienta Ĉinio. Ĝi estas la plej norda gubernio de Ĉinio. La urbo havas konstantan loĝantaron de preskaŭ 54 mil.

Mohe estas unu el naturaj purejoj sen polucio en la lando. Dumjare pli ol 350 tagoj estas bonklivataj. La urbo estas la unika loko de Ĉinio por spekti aŭroron, polusan tagon kaj polusan nokton. Mohe havas plej nordan ŝtonarbaron, kiu estas “la lasta primitiva ŝtonarbaro en la mondo”.

La kanto “Mohe Dancejo” priskribas rakonton de soldancisto Zhang Dequan, kies edzino forpasis en arbara incendio maje de 1987. En la sekvaj dekoj da jaroj, la maljunulo ofte dancis sole en la dancejo funebre al la edzino, kiu tre ŝatis dancadon. En Mohe ekzistas nur tiu dancejo.

Mohe estas la plej malvarma gubernio de Ĉinio, la jara averaĝa temperaturo estas -5.5℃. En Mohe realiĝis la ago “ŝpruciginta akvo frostiĝi”.

Mohe havas ununuran dancejon kaj ankaŭ ununuran Arktan Vilaĝon. La vilaĝo situas en la urbeto Linjiang en plej norda angulo de la kontinento de Ĉinio, ĝi vizaĝas al la vilaĝo de Amurskaya Oblast de Rusio tra la rivero. La vilaĝo areas je 16 km2. Se vi volas trovi ĝin, jen estas la geografia koordinato(122°21′05″E-122°21′30″E,53°27′00″N-53°33′30″N)

En la somera solstico, la tago en la Arkta Vilaĝo estas plej longa dumjare. La suno restas en la ĉielo nur 3 horojn. La homoj nomas la vilaĝon en tiu tago “sennoktan urbon”. La Arkta Vilaĝo havas ankaŭ la plej normdan poŝtoficejon en Ĉinio. Kvin funkciuloj laboras tie.

Kvankam ni ne povas tuj viziti la urbon Mohe, tamen Mirinda invitu vin danci valson kun la kanto “Mohe Dancejo”.

Dividu