La mistera forto el la Oriento devenis el Zunyi

Mirinda Publikigita: 2022-02-23 16:16:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ 100 jaroj, iu mistera forto el la Oriento subtenis la ĉinan nacion al revigliĝo. Kie devenis la orienta forto? Ĝi devenis el Zunyi.

Zunyi-urbo situas en la norda parto de Guizhou-provinco de sudokcidenta Ĉinio. Ĝi najbaras norde kun municipo Chongqing kaj okcidente kun Sichuan-provinco. Zunyi estas grava trafika nodo ligante la sudan, nordan, orientan kaj okcidentan landpartojn kaj kondukante al riveroj kaj maro. La urbo aeras je 30,762 km2 kaj havas konstantan loĝantaron de 6,6 milionoj.

Zunyi havas mondan kulturan heredaĵon Hailongtun-aj tusi-aj ruinoj (tusi, sistemo de nomumado de heredaj tribestroj de naciminoritatoj dum Yuan-, Ming- kaj Qing-dinastioj, tusi-o estas tia tribestro) kaj mondan naturan heredaĵon Chishui-urba Danxia-landformo. Zunyi-urbo estas la hejmo de longvivaj maljunuloj. Unu el la ĉinaj tri plej konataj markoj de senkolora alkoholaĵo Maotai naskiĝis en Zunyi.

Kies loĝantoj de Ĉinio plej multe ŝatas paprikan guston? La monda urbo de papriko estas Zunyi. La plej konata papriko de Zunyi nomiĝas Akra Papriko (latine Capsicum annuum). Zunyi ekplantis paprikon antaŭ pli ol 300 jaroj. En 2020 la totala plantareo de papriko en la Guizhou-provinco estis 5 450 mil hektaroj, produktkvanto 7 240 mil tunoj kaj la produktvaloro estis preskaŭ 4 miliardoj da usonaj dolaroj. La planta areo okupas sesonon de la landa plantareo kaj dekonon de la monda plantareo. Preskaŭ duono de la produktado devenas el Zunyi.

Zunyi estas nomata kiel “urbo de kunvenoj kaj turniĝa urbo”. En 1935 la Ruĝa Armeo batalis tie tri monatojn kaj kreis militan miraklon sur Jangzio. La KPĈ okazigis kunvenon en Zunyi kaj protektis la Ruĝan Armeon kaj Centran Komitaton de la partio en ekstreme danĝera situacio. Poste la Ruĝa Armeo turnis malvenkon al venko kaj sukcese plenumis longan marŝon de 25 000 lioj (tradicia ĉina mezurunuo de longo, egalanta 0,5 kilometron)

Dividu