La mistera forto el la Oriento: “Urbo de revoluciaj muzeoj de Ĉinio” Yan'an

Mirinda Publikigita: 2022-02-23 10:44:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ 100 jaroj, iu mistera forto el la Oriento subtenis la ĉinan nacion al revigliĝo. Kie devenis la orienta forto? Ĝi devenis el .

La urbo Yan’an situas en norda Shaanxi-provinco de meza Ĉinio. Ĝi troviĝas en la meza baseno de la Flava Rivero. Yan’an situas je 371 km al la Xi’an, ĉefurbo de Shaanxi-provinco. La urbo areas je 37 000 km2 kaj havas konstantan loĝantaron de 2,28 milionoj en 2020.

En la antikveco Yan’an nomiĝis Fushi kaj Yanzhou kaj estas naskiĝloko de la ĉina nacio, la unua prapatro Huangdi iam loĝis en tiu loko kaj ankaŭ viziteblas lia tombejo tie.

Yan’an estas honore titolita “Urbo de revoluciaj muzeoj de Ĉinio”. Oktobre de 1935 la centra komitato de la KPĈ kaj la Ruĝa Armeo sukcese atingis la lokon. En la sekvantaj 13 jaroj veteranaj revoluciistoj gvidis en Yan’an la Kontraŭjapanan Rezistmiliton kaj la Liberigan Militon. Tie naskiĝis la pensoj de Mao Zedong. En 1968, 15-jara junulo Xi Jinping iris al la vilaĝo Liangjiahe de Yan’an kaj tie laboris 7 jarojn.

Yan’an ankaŭ estas la naskiĝa loko de ĉina petrola industrio. La unua petrolputo de Ĉinio situas en ludkampo de petrola espera elementa lernejo en gubernio Yanchang. Ĝi estis petrolkampo konstruita en 1905, kaj la plej frue surtera ekspluata petrolkampo de Ĉinio.

En Yan’an videblas Miraklo de Flava Rivero, la dua granda akvofalo de Ĉinio Hukou kun areo de ĉirkaŭ 60 km2. En 1938 Esperanto estis kondukita al Yan’an. Dum la epoko de la Kontraŭjapana Rezistmilito, fondiĝis la Yan’an Esperanto-Asocio. En 1939 la asocio eldonis gazeton YAN-AN ESPERANTISTOJ. Tiam ĝi havis pli ol 300 membrojn kaj funkciigis E-kursojn en pli ol 20 lernejoj, inkluzive de Arta Akademio de Lu Xun, marksisma-leninisma instituto, milita instituto, ktp.

Dividu