La mistera forto el Oriento venis el tie:“Ĉie ŝajnas ora sub sunlumo”

Mirinda Publikigita: 2022-02-23 10:52:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ 100 jaroj, iu mistera forto el Oriento subtenis la ĉinan nacion al revigliĝo. Kie devenis la orienta forto? Ĝi devenis el Zhaojin.

Zhaojin estas vilaĝo situanta en nordokcidenta parto de Shaanxi-provinco de centra Ĉinio. De antiveco ĝi jam estas fortikaĵo. Imperiestro Yang (569-618) de dinastio Sui vizitis la urbon kaj diris, “Ĉie ŝajnas ora sub sunlumo”. La urbo havas averaĝan altitudon de 1 600 metroj. Kaj pli ol 75% de ĝia areo estas kovrita de arbaro. Tie videblas grandioza montaro de danxia-formo kaj densa praarbaro.

En printempo de 1933 veteranaj revoluciuloj fondis la unuan montan revolucian bazlokon en nordokcidenta Ĉinio, Revolucian Bazon ĉe Limo inter Shaanxi-provinco kaj Gansu-provinco. Zhaojin do estis lulilo de la nordokcidenta revolucio. La Agrara Revolucia Milito (1927-1937) abolis la feŭdan agraran sistemon kaj establis la laboristan kaj kamparanan demokratian reĝimon.

Xi Zhongxun kaj aliaj veteranoj iam laboris kaj luktis tie. En Zhaojin nun videblas la revolucia malnova sidejo Xujiazhai, konstruita de la 26-a aremo de Ruĝa Armeo kaj gerila taĉmento de Revolucian Bazon ĉe Limo inter Shaanxi-provinco kaj Gansu-provinco sur klifo kaj per naturaj kavernoj. En 2020 la jara pokapa enspezo de la vilaĝo Zhaojin superis 170 mil juanojn. En 2018 lernantoj de ruĝarmea elementa lernejo en vilaĝo Beiliang de Zhaojin ricevis respondan leteron de prezidanto Xi. Li en la letero rekomendas, ke ili pli multe konu la historion de revolucio, konstruado kaj reformo de Ĉinio, pli multe lernu de herooj kaj modeloj kaj heredu la ruĝan genon de generacio al generacio per realaj agoj.

La mistera Oriento havas neimageblan povon, ĉar ni havas spiriton de ZhaoJin.

Dividu