La futuro de Ĉinio estis decidita en tiu vilaĝo

Mirinda Publikigita: 2022-03-16 16:15:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ 100 jaroj, iu mistera forto el Oriento subtenis la ĉinan nacion al revigliĝo. Kie devenis la orienta forto? Ĝi devenis el Xibaipo.

Xibaipo estas malgranda vilaĝo en okcidenta montregiono de Hebei-provinco. Ĝi akiris la nomon el cipresoj sur deklivo de monto malantaŭ la vilaĝo kaj estis konstruita en dinastio Tang.

En Xibaipo iam estis la oficejo de la Centra Komitato de KPĈ. Tie la Centra Komitato kaj prezidanto Mao Zedong komandis la tri konatajn decidajn kampanjojn de Liberiga Milito: Liaoxi-shenyang-Kampanjo, Huai-Hai-Kampanjo kaj Pekino-Tianjin-Kampanjo. Kial estas gravaj tiuj tri kampanjoj? Per la kampanjoj la partio liberigis la tutan nordorientan landparton kaj Pekinon kaj Tianjin-urbon, fundamente liberigis Nordan Ĉinion kaj la Centran Ebenaĵon de Orienta Ĉinio ĉe la norda flanko de Jangzio. Tie okazis la plena 2-sesio de la 7-a Centra Komitato de KPĈ kaj landa konferenco pri tero en 1949 kun historia signifo en liberigo de la lando. Oni donis la bonan reputacion al Xibaipo, ke “la Nova Ĉinio iris el Xibaipo” kaj “la futuro de Ĉinio estis decidita en tiu vilaĝo”.

La 23-an de marto de 1949 la Centra Komitato de KPĈ iris de Xibaipo al Pekino, prezidanto Mao diris: “Hodiaŭ estas la tago por ricevi e”zamenon". Julie de 2013 prezidanto Xi diris en Xibaipo: “Ankoraŭ ne finiĝis la ekzameno”.

La mistera Oriento havas neimageblan povon, ĉar ni havas spiriton de Xibaipo.

Dividu