Kie estas la landa plej granda kaj la monde deka petrolkampo?

Mirinda Publikigita: 2022-03-17 09:46:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Daqing alinome estas petrola urbo kaj urbo de multaj lagoj. Ĝi situas en sudokcidenta parto de Heilongjiang-provinco de nordorienta Ĉinio. La totala areo estas 21 000 kvadrataj metroj kaj la nombro de la konstanta loĝantaro estas 2,78 milionoj.

Daqing estas la plej granda bazloko de petrolo kaj petrokemia industrio, Daqing-petrolkampo, la landa plej granda kaj la monde deka petrolkampo, situas en Daqing. La petrolkampo en Daqing areas je pli ol 6 000 kvadrtaj kilometroj kaj petrola reservo estas 6,7 miliardoj da tunoj.

Daqing komence nomiĝis Saertu, la nomo de fervoja stacio konstruita de carisma Rusio por konstruo de la Ĉina Orienta Fervojo en 1898.

La petrolkampo Daqing estis malkovrita okaze de la 10a jariĝo de fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko. La prospektorado de petrolkampo estis en la tuta provinco de Heilongjiang kaj Hulun-Buir-Ligo de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio (ligo, administra distrikto de la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio, egala al subprovinco) kaj okuis dektrionon de la landa teritorio.

En la komenco de 1960, komenciĝis “granda batalo por petrolo”, en kiu dekmiloj da laborantoj iris al Daqing por petrol-produktado. Wang Jinxi, laboranto el la alia petrol-urbo Yumen en nordokcidenta Ĉinio, estas la plej konata kaj elstara. Liaj vortoj stimulis generaciojn da ĉinoj: Mi nepre trovu petrolon en Daqing per ĉiuj miaj fortoj, eĉ vivu malpli da tempo.

Dividu