La unua “speciala ekonomia zono” de Ĉinio

Mirinda Publikigita: 2022-03-30 14:47:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu vi iam aŭdis la esprimon “speciala ekonomia zono” en niaj novaĵoj? Ĉinio havas sep specialajn ekonomiajn zonojn[u1] kaj tri situas en Guangdong-provinco. Kie estas Guangdong? Kial ĝi havas tri specialajn ekonomiajn zonojn? Hodiaŭ ni parolu pri tio.

Guangdong-provinco estas la suda pordo de Ĉinio, kaj ĝia ĉefurbo estas Kantono. Ĝi najbaras kun Honkongo, Makao, Guangxi, Hunan, Jiangxi kaj Fujian kaj vizaĝas al Hainan trans la maro. La nombro de konstanta loĝantaro estas 126 milonoj kaj ĝi estas unu el la provincoj de Ĉinio, kies loĝantaro estas granda. En Guangdong estas abundaj resursoj de lumo, varmo kaj akvo.

Antaŭ 3 000 jaroj Guangdong jam estis komerca rondo ligita per porcenaĵoj, jes la ĉina porcenaĵo “china”.

Ekde 1989, Guangdong jam estis la unua ekonomia provinco de la lando per plej alta enlanda produko en sinsekvaj jaroj. La Granda Golfa Areo konsistanta el 9 urboj de Guangdong, Honkongo kaj Makao estas unu el kvar grandaj golfaj areoj, la aliaj tri estas Nov-Jorka Golfa Areo, San- Franciska Golga Areo kaj Tokia Golfa Areo. Ĉio ĉi dankas al la “speciala ekonomia zono”.

Julie, 1979 Shenzhen, Zhuhai kaj Shantou de la provinco estis difinitaj kiel specialaj eksportaj zonoj kaj en majo de 1980, ili estis nomitaj kiel specialaj ekonomiaj zonoj.

Shenzhen antaŭe estis malgranda urbeto kun kelkaj dekmiloj da loĝantoj en suda Guangdong. En 1979 Shenzhen fariĝis urbo kaj en 1980 tie fondiĝis la unua speciala ekonomia zono de la lando. Shenzhen estas honore titolita kiel “Silicia Valo” de Ĉinio. La 24an de januaro 1984 kiam ĝenerala dezajnisto de ĉina reformo kaj malfermo Deng Xiaoping vizitis la sudan landparton, la unua stacio de lia vizito estis malgranda fiŝvilaĝo Shenzhen. Shenzhen la unua eniris en modere prosperan socion kaj nun estis difinita kiel supergranda urbo. Lokanoj parolas en la Guangdong-dialekto kaj la hakka-a dialekto krom ĉina komuna parollingvo.

Zhuhai estas unu el la aliaj unuaj specialaj ekonomiaj zonoj. Ĝi situas en sudmeza Guangdong kaj vizaĝas al Honkongo kaj Shenzhen oriente kaj sude ligas kun Makao. Ĝi estas la urbo kun plej granda maro, plej multo da insuloj kaj plej longa marbordo en la Delto. Zhuhai estas honore titolita “Urbo de Cent Insuloj”.

Zhuhai fondiĝis ankaŭ en 1979. En 2020 inter 100 grandaj kaj mezaj urboj la sinteza indico de daŭripova disvolviĝo de Zhuhai okupis la unuan lokon en sinsekvaj tri jaroj.

Fine de 1981 fondiĝis la speciala ekonomia zono de Shantou kun areo de nur 52,6 km2. Shantou situas en orienta Guangdong kaj distancas kun Honkongo je 187 marmejloj. Ĝi estas la unika urbo kun interna golfo de Ĉinio. Shantou estas unu el originaj lokoj de Chaoshan-kulturo kaj pli ol kvin milionoj da ĉinoj iris el Shantou al pli ol 100 landoj kaj regionoj. En 2020 la produktvaloro de Shantou superis 42 miliardojn da USD (270 miliardoj da juanoj)

10以下的数字尽量用世界语写

Dividu