Amikaro de eŭropanoj:Eŭro-zono

Mirinda Publikigita: 2022-04-20 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe ofte aperis la nomoj EU, NATO, Eŭro-zono en niaj raportoj. Ĉu vi vere konas la amikaron de eŭropaj landoj?

En la antaŭa epizodo, ni parolis pri EU. Hodiaŭ temas pri Eŭro-zono. Eŭro-zono estas la zono kie membrolandoj de EU uzas unuigan monon Eŭro. Tamen ĉu ĉiuj eŭro-zonaj landoj estas membroj de EU? Ne. Iuj membrolandoj de EU ne uzas eŭron, sed iuj landoj kaj regionoj nemembriĝintaj prenas eŭron kiel oficialan monon.

En 1999, 11 landoj oficiale komencis uzi eŭron (Aŭstrio, Belgio, Francio, Germanio, Finnlando, Nederlando, Luksemburgio, Irlando, Italio, Portugalio kaj Hispanio). Eŭro estas regata de Eŭropa Centra Banko kaj Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj konsistanta el centraj bankoj de landoj ene de la eŭro-zono. Julie de 2002 eŭro fariĝis la unika laŭleĝa mono de Eŭro-zono. Nun pli ol 330 milionoj da loĝantoj uzas eŭron.

Nun eŭro estas valuto de 19 membrolandoj de EU. Sed EU havas 27 membrojn. Jenaj 8 landoj ne uzas ĝin. (Danlando, Svedio, Pollando, Hungario, Ĉeĥio, Slovakio, Rumanio) Kial? Iuj landoj de la meza kaj centra Eŭropo aliĝis al EU post 2004, ili ne adaptiĝis al ekonomio de aliaj membrolandoj de EU, do ili daŭre uzas sian propran monon.

Ankaŭ aliaj 6 landoj kaj regionoj ekster EU uzas eŭron. Ili estas Monako, San-Marino, Vatikano, Andoro, Montenegro kaj Kosovo. La antaŭaj kvar poŝaj landoj uzas eŭron laŭ interkonsento kun EU kaj la lastaj du solflanke uzas eŭron. La plej lasta amiko, kiu volas aliĝi al la Eŭro-zono estas Kroatio. Ĉu kroataj amikoj konigos al mi tion?

Dividu