Kial Boao estas eterna gastiganto de Boao-a Forumo de Azio?

Mirinda Publikigita: 2022-04-21 13:47:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Boao estas urbeto en la urbo Qionghai de Hainan-provinco. Tiun insulon vi certe konas en la antaŭaj epizodoj. Boao situas en flua enirejo de rivero Wanquan, oriente najbaras kun Suda Ĉina Maro kaj distancas kun la ĉefurbo de la provinco je 105km.

La nomo Boao signifas abundan kaj grandan fiŝon. La plej antaŭaj loĝantoj estas konataj kiel Danmin, kiuj tutvive loĝas en boatoj.

La urbeto Boao areas je 86,75km2 kaj la totala nombro de loĝantaro estas 290 mil. Antaŭe ĝi estis fiŝa urbeto kaj havis nur unu ĉefan straton. La homoj vivtenis per terkultivado kaj fiŝkaptado.

Boao estas la plej malvarma loko en la insulo Hainan, la jara averaĝa temperaturo estas 24,1 gradoj centezimalaj.

Kial Boao estas eterna gastiganto de Boao-a Forumo de Azio?

Kvankam aziaj landoj partoprenis en multaj transregionaj internaciaj organizoj inkluzive de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj Pacifika Ekonomia Kunlabora Konsilio, tamen al la tuta regiono mankas la forumo gvidata kaj celata ĉefe de azianoj. Februare 2001 oficiale fondiĝis la Boao-a Forumo de Azio. Ĝi estas neoficiala, neprofita kaj perioda internacia organizo lanĉita de 29 membrolandoj. Jen estas la listo!

La forumo ekde 2002 ĉiujare okazigas jarkunvenon kaj celas akceli ekonomian integriĝon de Azio kaj la nuna misio estas koncentri pozitivan energion por disvolviĝo de Azio kaj la mondo.

Boao nun jam estas monde konata diplomatia urbeto. De la 20a ĝis la 22a de aprilo ĉijare okazas la 21a jarkunveno de la forumo kaj ĉijara ĉeftemo estas Epidemio kaj la Mondo: kune akceli tutmondan disvolviĝn kaj konstrui komunan estontecon.

Dividu