Amikaro de eŭropanoj:Ŝengena Spaco

Mirinda Publikigita: 2022-04-27 01:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Post EU kaj Eŭro-zono, ni volas paroli pri Ŝengena Spaco. En la 14a de junio de 1985, membroj de la Eŭropa Komunumo subskribis la Ŝengenan Kontrakton en luksemburgia urbo Ŝengeno. La kontrakto oficiale validiĝis ekde julio de 1995. Membroj de EU efektivigis ĝin. La landoj, kiuj efektivigas la kontrakton, konsistigas la Ŝengenan spacon. Nun ĝi kovras 26 eŭropajn landojn. En tiu spaco, internaciaj vojaĝantoj povas libere en- kaj for-iri ĉiujn landojn sen landlima limigo.

Ĉu ĉiuj tiuj 26 landoj estas membroj de EU? Ne. Norvegio, Svisio, Islando kaj Liĥtenŝtejno esceptas. Ili ne membriĝis al EU, sed al Eŭropa Liber-Komerca Asocio (ELKA).


Ankaŭ aliaj 4 landoj, Vatikano, Andoro, Monako kaj San-Marino, geografie situas en la Ŝengena spaco, sed ne estas ŝengenaj membroj.. Ili ne havas rajton asigni ŝengenan vizon. Ĉar Vatikano kaj San-Marino estas ĉirkaŭataj de Italio kaj havas malferman landlimon kun Italio. Andoro havas malfermitajn landlimojn kun Francio kaj Hispanio, kaj Monako havas malfermitan landlimon kun Francio.


Ĉu vi iam estis konfuzita pri EU, Eŭro-zono kaj Ŝengena spaco? Jen mi donu al vi la “platkukon”.

Dividu