Miaj okuloj estas la mezurilo. Ĉu vere?

Mirinda Publikigita: 2022-05-31 12:15:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la historio de mezurilo, vere ekzistis la leĝaj mezurunuoj difinitaj laŭ la korpo de la homo. Ekzemple britanoj difinis la longecon de kreskula piedo kiel unu angla futo, Egiptio difinis la longecon de fingro al kubuto kiel mezurunuo kaj ĉinoj en la antikveco prenis mezurunuon per distanco inter la dikfingro kaj meza fingro de la etendita mano de la kreskuloj. Sed eĉ la maldekstra piedo ne precize longas kiel la dekstra. Ĉu tia mezurunuo estas racia? La homaro ankaŭ prenis naturajn aĵojn kiel mezurunuo. Ekzemple Birtio iam difinis, ke la longeco de ligitaj 36grajnoj de tritiko estas unu angla futo.

Do kiu tenas sian vorton? Ĉu iu ajn respondecas pri tio? Kompreneble Jes!

Marte de 1875 17 landoj okazigis kunvenon en Parizo kaj decidis preni unuon el 40 milionoj de longeco de la meridiano kiel unu metro. Krome ili subskribis “Konvencion de Metro-mezurado” en la 20a de majo. Do unu metro estis leĝe difinita. Poste ili faris kelkajn mezurilojn de plateno-iridia alojo, unu el ili estis aparte reservita en la internacia mezurila administracio de Francio kiel “la pratipo de la metro”. Kiel oni zorgis tiun pratipon de la metro. Ĝi estis metita en tri vidraj kloŝoj kaj poste en aparte farita ŝranko, kiu estis ŝlosita per tri seruroj. La ŝranko estis metita en la domo kun relative stabilaj temperaturo kaj humildeco. Aliaj mezuriloj de plateno-iridia alojo esits dividitaj al diversaj landoj.


Post iom da periodo, ili etalonis ilin kun la pratipo de la metro. Tiam oni kredis, ke la mezurilo de plateno-iridia alojo certe ne ŝanĝiĝis. Sed ili eraris! Laŭ kalkulo de sciencistoj, dum pli ol 100 jaroj la pratipo de la metro malpeziĝis je 50 mikrogranoj. Ili jam uzis ĝin cent jarojn. En 2018, kiam ankoraŭ ne aperis KOVIM-19, oni refoje okazigis kunvenon kaj denove difinis la mezurunuon per fisika konstanto. Ekzemple la lumo po sekundo iras preskaŭ 300 milionoj da metroj en la vakuo kaj sciencistoj difinis unu metron per unuo de 300 milionoj de la lum-rapideco. Poste ĉiuj mezurunuoj estis difinitaj per bazaj fisikaj konstantoj kaj post la 20a de majo 2019 ne estis bezonita la materia nivelo de ebeno. La pratipo de la metro jam estis hitoria objekto. Ĉu la mezurunuo ŝanĝiĝos en la futuro? Eble jes.

Dividu