Geografia sekreto sub diskuto pri gustoj de zongzi-o?

Mirinda Publikigita: 2022-05-31 12:23:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dum la Drakboata Festo, kion faras ĉinoj? Manĝu zongzion (piramidoforma manĝaĵo farita el glueca rizo envolvita en bambuajn aŭ fragmitajn foliojn) kaj deputu pri tio! KIAL? Ĉar la homoj de la norda landparto diris, “mi manĝas nur zongzion de dolĉa farĉo”. La homoj de la suda landparto diris, “vianda farĉo kaj salita ovoflavo estas animo de zongzio.” Kion mi preferas? Mi diru al vi ke mi loĝas en norda Ĉinio. Kiel ĉinoj dividis la nordon kaj la sudon?

La lando estas dividita en suda kaj norda partoj geografie de la linio inter la montoĉeno Qingling kaj la Huai-rivero. Tiu ĉi dividlinio estis decidita unue en 1908. La montoĉeno Qingling, situas en meza Ĉinio kaj kuras de oriento al okcidento. La totala montoĉeno longas je 1 600 km. kaj la larĝeco varias inter 10 kaj 200 aŭ 300 km. Ĝi ankaŭ estas akvodislimo de la Jangzi-Rivero kaj la Flava Rivero. La Huai-rivero originis el la monto Tongbai de ĉina meza provinco Henan kaj longas je 1 252 km. La montoĉeno Qingling ankaŭ estas arkeo de Noa de la genoj de granda pando travivanta antaŭ 700 mil jaroj.


La diferenco inter la sudo kaj la nordo en gusto de zongzio estis kaŭzita de malsamaj terenoj. En la nordo estas ĉefe ebenaĵoj kaj altebenaĵoj, kie estas plantitaj tritiko kaj maizo. En la sudo estas ĉefe montetoj kaj la ĉefa kultivaĵo estas rizo. Do la nordaj loĝantoj kutime manĝas tritikan nutraĵon kaj la sudaj amas rizon. Dum festoj la nordaj manĝas jiaozion kaj la sudaj manĝas pastobuletojn faritajn el faruno de glueca rizo servataj en supo.

La sudo kaj la nordo havas aliajn interesajn diferencojn. Ekzemple la montoĉeno Qingling kaj la Huai-rivero estas dividlinio de subtropika musona klimato kaj mezvarma musona klimato. Simple dirite, ke la nordo estas malvarma kaj la sudo, varma, la nordo estas seka kaj la sudo, humida. Homoj de la nordo estas alta kaj tiuj de la sudo estas aminde etstaturaj. En vintro la temperaturo de la nordo estas malalta ol nul-grado tamen endorme estas varma, tamen en la sudo la endorma temperaturo estas pli malalta ol tiu ekstera. Ĉar en la nordo la domoj havas centrajn hejtilojn, sed la sudo ne.

Krome Ĉinio ankaŭ estas dividita laŭ nordoriento, orienta Ĉinio, norda Ĉinio, suda Ĉinio, nordokcidento, sudokcidento, ktp. Ĉar ĝi estas grandega lando. Do la diskuto pri gustoj de zongzio estas akceptebla, ĉu ne?


Dividu