Geografia sekreto sub diskuto pri gustoj de zongzi-o?

Mirinda Publikigita: 2022-06-08 12:29:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dum la Drakboata Festo, oni ofte manĝas zongzion. Tiu piramidoforma manĝaĵo farita el glueca rizo envolvita en bambuajn aŭ fragmitajn foliojn ne estas manĝaĵo aparte de ĉinoj, ĝi ankaŭ videblas en Japanio, Vjetnamio, Tajlando kaj aliaj aziaj landoj. Tamales en Meksikio, Peruo figure similas al zongzio. En Ĉinio ekzistas abundaj specoj de tiu ĉi manĝaĵoj, sed nur kvin lokoj posedas la nacian signon. Ili estas: el Jiaxing, Danzhou, Ding’an, Zhaoqing kaj Miluo.


La zongzio de Miluo havas figuron similan al bova korno. Miluo estas la urbo de Hunan-provinco de meza Ĉinio. La moroj de Drakboata Festo kaj zongzio rilatas al iu patriota poeto Quyuan antaŭ preskaŭ 2 300 jaroj. Ĉar li oferis sian vivon en la rivero Miluo. Glueca rizo, bambua folio kaj farĉo estas tri materialoj de zongzio kaj Miluo ĝuste posedas tiujn abundajn materialojn.

La zongzio de Jiaxing estas “reĝo de zongzio”kaj karakteriziĝas pro la vianda farĉo. Kie estas Jiaxing? Se vi ne konas ĝin, vi eble iam aŭdis la urbeton Wuzhen, la konstanta loko gastiganta de la Monda Interreta Konferenco. Ĝi ĝuste situas en Jiaxing. Jiaxing situas en nordorienta parto de Zhejiang-provinco de suda Ĉinio. Antaŭ 100 jaroj, la KPĈ naskiĝis en tiu urbo. Jiaxing estas unu el originaj lokoj de ĉina rizo kaj estas honore titolita “landa grenejo”. Ĝi havas pli ol 30 specojn de glueca rizo, dank’ al tio la zongzio kompreneble estas aparte bongusta.

Danzhou kaj Ding’an ambaŭ situas en Hainan-provinco. Ni jam multfoje rakontis pri tiu insulo en la antaŭaj epizodoj. Ekster nia supozo, ĝi ne nur havas abundajn fruktojn kaj marajn produktaĵojn, sed ankaŭ famiĝis pro zongzio. Ĉina anktiva literaturisto Su Dongpo de la 10a jarcento iam laboris en Danzhou tri jarojn. Ding’an estas gubernio en la meza parto de la insulo kaj famiĝis pro zongzio en la dinastio Ming.

La lasta nacia produktsigno de zongzio de Zhaoqing venas el la provinco Guangdong, unu el la hejmoj de bongustaĵoj. La zongzio de Zhaoqing havas apartan figuron. Ĝi uzas arbuston kaj viandon, salamon kaj salitan ovoflavon, la farĉo estas tiel abunda kaj eĉ la imperiestro dividis ĝin en meztagmanĝon kaj vespermanĝon. Zhaoqing, litere signifas “komence alporti feliĉon kaj ĝojon” kaj situas en meza Guangdong. Ĝi estas grava ĉeno de la Granda Golfo de Guangdong, Honkongo kaj Makao. Krom zongzio, ĝi ankaŭ kapablas en ekonomio.

Dividu