Se mi duige faldus mapon du fojojn, kio okazas?

Mirinda Publikigita: 2022-06-27 20:28:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vidu, en mia mano estas la mapo de Ĉinio. Se mi duige faldus ĝin du fojojn, kio okazas? Vidu, la kruciĝo estas geometria centro de la tero de Ĉinio: unu el la kvin aŭtonomaj regionoj de Ĉinio: Ningxia.

Kiel Ningxia ne estas multe konata? Unu el la kialoj estas, ke ĝia areo estas ege MALGRANDA! Kiel aŭtonoma regiono, ĝi havas nur kvin urbojn kaj vi povas viziti la regionon per veturilo dum unu tago. Inter 34 provincoj de la lando ĝi okupas nur la 27an lokon per 66 400 km2. La aero de Xinjiang aere estas 25-obla de tiu de Ningxia. Kompare kun la Interna Mongolo, Ningxia eble plendus.

La kompleta nomo de Ningxia estas la Ningxia-a Hui-etna Aŭtonoma Regiono kaj la ĉefurbo estas Yinchuan. Ningxia situas en la nordokcidenta Ĉinio sur la meza kaj supra basenoj de la Flava Rivero. Dividita de la Flava Rivero Ningxia posedas tute malsamajn du partojn. Ningxia estas la regiono kun plej malgrandaj resursoj de akvo. Tamen Yinchuan havas vastajn fekundajn kampojn. Vidu la pejzaĝon kaj riĉa plantadon.Ĝi estas kvazaŭ la regiono sude de la Jangzi-rivero. La suda parto de Ningxia estas vera dezerto. Ekzemple Guyuan situas en la Flava Altebenaĵo kaj la flava tero estas dika je pli ol 100 metroj.

La nomo de Ningxia dankas al la hui-etno tie. Hui estas la etno formita de islamanoj kaj han-anoj kiam ili eniris Ĉinion el Mongolio. La plej grava festo tie estas la Fitro-Festo. Ĉar hui-etnanoj kredas je la islamo. La ramadano komenciĝas en septembro laŭ la islama kalendaro. Dume islamanoj manĝas antaŭ sunleviĝo kaj ne manĝas, nek trinkas dum alia tempo de la tuta tago. En la lasta tago de la monato de fasto, ĉiuj vizitas la novlunon kaj en la sekvanta tago ili rekomencas sekvadon de vianda dieto. La plej grava kutimo de hui-etno estas banado. Ningxia havas kvar trezorojn en kvar koloroj: la ruĝa licio, verda glicirizo, blua Helan-jado kaj blanka ŝaffelo.

De la antikveco Ningxia jam estis la transita stacio sur la Silka Vojo kaj la landlima komerco estis tre prospera kiel “internacia interŝanĝa centro”. Nun sur la Zono kaj Vojo, la EU kaj la ASOAL jam estas respektive la unua kaj la dua partneroj de Ningxia, kaj poste sekvas Hindio, Usono, Japanio kaj Ganao. En 2021 la sumo de importado kaj eksportado de Ningxia al la EU kreskis je 58% kaj tio al la ASOAL kreskis je 41,4%.

Do ne malestimu Ningxia plu!

Dividu