Kie troviĝas la fino de la kosmo?

Mirinda Publikigita: 2022-06-27 20:30:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kie troviĝas la fino de la kosmo? Mi ne scias, sed mi konas la vilaĝon Yuzhoudi (ĉine宇宙地). La nomo Yuzhou signifas kosmon. Ĝi troviĝas en Keshiketeng-flago (administra divido de gubernia nivelo de la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio) de urbo Chifeng en la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio. Kiu estas flago? Kie situas la Interna Mongolio. Mirinda parolas la Mirindan Mondon.

La Interna Mongolio estas la simpla nomo de la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio. Ĝia ĉefurbo estas Hohhot. Ĝi situas en la norda Ĉinio kaj geografie estas larĝa. Ĝi estas la provinc-nivela regiono en la lando tra plej longa longitudo. La totala areo estas 118,3 km2, okupante 12,3% de la teritorio ĉina kaj estas la tria areogranda provinc-nivela regiono de la lando. Ĝi najbaras de 8 provincoj kaj proksimiĝas al Pekino kaj Tianjin. Ĝi norde najbaras de Mongolio kaj Rusio kaj havas du gravajn havenojn en Erlianhot kaj Manzhouli. Ĝia landlima linio longas je 4 200 km.. Se la provinco malhelpo de la province Gansu, la Interna Mongolio certe tuŝus Xinjiang. Ĝis la jarfino de 2021 la Interna Mongolio havas 24 milionojn da loĝantoj.


La Interna Mongolio estas altebenaĵa regiono, kie troviĝas plej multo da novaj mineraloj en la lando. “Ligo” kaj “Flago” estas apartaj administraj dividoj tie, la Interna Mongolio havas 3 ligojn, 49 flagojn kaj 3 aŭtonomajn flagojn. Ligo estas inter aŭtonoma regiono kaj gubernio kaj “flago” egalas al gubernio-nivelo.

La festo de loĝantoj de la Interna Mongolio nomiĝas Nadam-foiro, kiu signifas amuzadon kaj celebradon en la mongola lingvo. Nadam-foiro ofte okazas en aŭgusto sur la steparo ekde 700 jaroj antaŭaj. Dum la foiro aktivas komercistoj, artistoj kaj prezentiĝas la ĉefaj tradiciaj sportoj inkluzive de ĉevalkonkurso, lukto kaj arkpafado. La loĝejo de mongoloj estas jurto. La religia aktivado de mongoloj estas ofero ĉe Oboo, amaso da ŝtonoj, terbuloj aŭ branĉetoj de saliko uzata de mongoloj kiel vojsigno aŭ limsigno. Mongoloj lertas en kantado kaj dancado kaj amas trinki alkoholaĵon, ilia preferata muzikinstrumento estas ĉevalkapa violono, tiu arĉa kordinstrumento kun voluto skulptita kiel ĉevala kapo estis farita memore al forpasinta ĉevalo de paŝtisto. La muzikaĵo preferata de mongoloj estas maĵora tono, kiu ne havas multan tekston kaj prikantas la naturon.

Dividu