Kial Honkongo estas Orienta Perlo?

Mirinda Publikigita: 2022-07-16 15:34:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la 1a de julio antaŭ 25 jaroj Honkongo revenis al sia patrujo. Tiam la kanto “Orienta Perlo” verkita de tajvana kantisto Tayu Lo famiĝis tra la lando. Ĝis nun, parolante pri Orienta Perlo, ĉiuj konas, ke ĝi parolas pri Honkongo. Tamen Honkongo situas en suda Ĉinio, kial ĝi estas nomata "orienta perlo”?

Atentu, ĉi tie la “oriento” ne estas direktita kontraŭ Ĉinio, sed kontraŭ la mondo. Ĉinio estas en oriento de la mondo kaj Honkongo apartenas al Ĉinio. Do “orienta perlo” prikantas Honkongon en la vidpunkto de la mondo.

Kiel Makao, Honkongo situas ĉe la suda marbordo de Ĉinio ĉe la Perlorivera Delto kaj limas al Kantono kaj la Suda Ĉina Maro. Honkongo estas konata pro sia urba konturpejzaĝo kaj profunda natura haveno. Ĝi havas terareon de 1106,3 km2 kaj kunhavas sian nordan limon kun la provinco Guangdong de ĉeftera Ĉinio. Honkongo troviĝas en tropika klimato kun influo de musono. En vintro la temperaturo falas ĝis 15 °C. La someroj estas varmaj, humidaj kaj malstabilaj. Fulmotondroj kaj mallongaj pluvo-sezonoj estas oftaj. Aŭgusto portas la plej altan pluvo-kvanton. Tiam oni mezuras 30 °C.

Honkongo konsistas el la malgranda duoninsulo Kaŭluno kaj 236 insuloj en la Suda Ĉina Maro; inter tiuj estas la Honkonga Insulo. Ĉi tiu insulo donis la precipan nomon al la teritorio kaj estas ĝia politika kaj ekonomia centro. La plej alta pinto de la teritorio estas Tai Mo Ŝan kun altitudo de 957 metroj. Urba disvolvigo estas koncentrata en la Kaŭluna Duoninsulo, en la Honkonga Insulo kaj en la novaj urboj de Honkongo tra la Novaj Teritorioj. Honkongo estas unu el la plej dense loĝataj metropoloj. Laŭ pokapa vivdaŭro ĝi okupas la unuan lokon en la mondo.

Honkongo de antikveco jam estas parto de la ĉina teritorio. La simpligita nomo Hong Kong estis ofte uzita ĉirkaŭ 1810. De 1842 ĝis 1997 ĝi suferis kolonian regadon de Britio. Post la Dua Mondmilito, la loka ekonomio kaj socio rapide disvolviĝis kaj trovis sian okupon en Kvar Aziaj Potencoj. Honkongo fariĝis unu el regionoj kun plej evoluinta ekonomio kaj plej alta vivnivelo en la mondo.

La Esperanto-movado de Honkongo komenciĝis en 1914 kiam fondiĝis la Esperanto-lernejo de la loko. Post la reveno al la patrujo, fondiĝis la Honkonga E-Asocio. La plej konata loka esperantisto estas kantistino Eruda Li. En 2004 ŝi publikigis la unuan Esperanto-albumon de ĉinaj popolkantoj “El Granda Ĉinio”.

Gratulon ke vi havis alian mirindan sperton.

Dividu